Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cousolre (stacidomo).

Cousolre estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 362 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Cousolre
komunumo en Francio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Solre-le-Château
INSEE kodo 59157 [+]
Poŝtkodo 59149
Kodo laŭ INSEE 59157
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Maurice Boisart
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 2 362 (1 999)
Loĝdenso 113 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°14′47″N 4°09′00″O  /  50.24639°N, 4.15°O / 50.24639; 4.15 (Cousolre) (mapo) Koordinatoj: 50°14′47″N 4°09′00″O  /  50.24639°N, 4.15°O / 50.24639; 4.15 (Cousolre) (mapo)
Alto 143 m - 229 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 20,98 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Cousolre en Francio
50° 14′ 47″ Nordo 4° 09′ 00″ Oriento / 50.2463888889 °N, 4.15 °O / 50.2463888889; 4.15 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cousolre [+]
vdr

Geografio redakti

Cousolre estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies.

La vilaĝo Cousolre troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Cousolre etendiĝas sur 20,98 km².

Cousolre estas trafluata de la rivereto Thure. La kvartalo Reugnies estas cetere trafluata de la Hante.


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Vidindaĵoj redakti

Inter la plej vidindaj monumentoj de Cousolre estas la kapelo Bon Dieu de Pitié kaj la loka preĝejo dediĉita al Sankta Marteno.

Lokaj famuloj redakti

La plej famaj loĝantoj de Cousolre estis Aldegonda de Maubeuge kaj ties fratino Sankta Waudru, filinoj de Sankta Walber kaj Sankta Bertille.

Loka historiisto nomita Alfred Jennepin verkis la historian kronikon de tiu vilaĝo, ekde la romia epoko ĝis la 19-a jarcento.

Administrado redakti

Cousolre apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti