Covaleda

municipo en Hispanio

Covaleda [kobaLEda] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco, angule kun Rioĥo kaj provinco Burgoso. Pro la dependo de la forsta ekonomio, pino estas en la maldekstra duono de la municipa blazono.

Covaleda
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42157
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 582  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 2° 53′ U (mapo)41.934166666667-2.8830555555556Koordinatoj: 41° 56′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 1 202 m [+]
Areo 104,36 km² (10 436 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Covaleda (Provinco Sorio)
Covaleda (Provinco Sorio)
DEC
Covaleda
Covaleda
Situo de Covaleda
Covaleda (Hispanio)
Covaleda (Hispanio)
DEC
Covaleda
Covaleda
Situo de Covaleda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Covaleda [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Covaleda en la provinco Sorio.
 
Ponto de Soria.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 104,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 621 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 700 loĝantojn el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 46 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas norde kun la provinco Rioĥo; sude kun Salduero kaj Molinos de Duero; oriente kun Vinuesa; kaj okcidente kun Duruelo de la Sierra. La plej alta pinto de la teritorio estas ĉe Urbión (2228 m), kaj la rivero Douro trapasas la teritorion.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 86 hektarojn, nome 1 % de la teritorio, la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierras de Urbión y Cebollera, okupanta 2 282 hektarojn, nome 22 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión, okupanta 2 257 hektarojn, nome 22 % de la teritorio.

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia loĝado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Frua mencio en Votos de Fernán Gónzalez favore al la Monaĥejo de Suso estis de la jaro 939, kie oni instigas al la lokaj vilaĝoj donaci al tiu monaĥejo "po unu fromaĝon el ĉiu domo".​ En 1095 Cobaleta estis donita de la Grafoj de Lara, nome don Gonzalo Núñez kaj lia edzino doña Goda, al la Monaĥejo de Suso, laŭ la libro Crónica de los príncipes de Asturias y Cantabria.

Tradicia dediĉo estis forstado el pinoj kaj sekve ĉarkonstruado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo, du pontoj, tradicia arkitekturo, riveraj segilejoj, glaĉeraj lagetoj, ok fontoj kaj proksimaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti