Crédit Lyonnais (ekde 2005 LCL) estas franca historia banko. Komence de la 1990-aj jaroj, ĝi estis la plej granda franca banko, majoritate posedaĵo de la ŝtato. En tiu periodo, Crédit Lyonnais elstaris pro malbona administrado kiu preskaŭ portis ĝin al la bankroto en 1993. Finfine, ĝi estis akirita de alia franca banko, nome Crédit Agricole, en 2003.

Crédit Lyonnais
bankonegocovaromarkofinanca institucio vd
Dum 1863 - nekonata/nuntempe
Jura formo public limited company with a board of directors (n.o.s.)
Fondintoj Henri Germain vd
Sidejo Liono
Lando Francio
Posedata de Crédit agricole vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Crédit Lyonnais
bankonegocovaromarkofinanca institucio [+]

LandoFrancio
SituoLiono
- koordinatoj45° 45′ 42″ N, 4° 49′ 48″ O (mapo)45.76184.8299Koordinatoj: 45° 45′ 42″ N, 4° 49′ 48″ O (mapo)

Fondo6-a de julio 1863
Malfondo2003

Crédit Lyonnais (Liono)
Crédit Lyonnais (Liono)
DEC
Crédit Lyonnais
Crédit Lyonnais
Lokigo de Liono en Francio
Map
Crédit Lyonnais

Vikimedia Komunejo:  Credit Lyonnais [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝi estis fondita en Lyon fare de Henri Germain. Crédit Lyonnais estis la plej granda banko de la mondo en 1900. Ĝi estis ŝtatigita en 1945, kiel la plej granda parto de la banka sektoro en Francio post la Dua Mondmilito.

Kun nova estreco la banko faris enorman etendon ekde 1988, kaj ĝi estis celo de nombraj skandaloj, kaj kontribuis al ĝi enorma ŝuldo de 150 000 milionoj da frankoj (ĉirkaŭ 23 000 milionoj da eŭroj). Crédit Lyonnais iĝis la ĉefa pruntisto de la studioj de Holivudo dum la 1980-aj jaroj.