Cream [krim'] estis brita triopa rokbando de la 1960-aj jaroj kiu konsistis el drumisto Ginger Baker, gitaristo/kantisto Eric Clapton kaj ĉefkantisto kaj basisto Jack Bruce.

Cream
Persona informo
TTT
Retejo http://www.cream2005.com
vdr
Cream ludante por la nederlanda televido en 1968.
Cream ankaŭ en 1968.

La tria albumo de la grupo, nome Wheels of Fire (Fajrradoj 1968), estas la unua platen-vendita duobla albumo en la mondo.[1][2] La bando estas amplekse rigardita kiel la unua sukcesa supergrupo en la mondo.[3][4][5][6] En sia kariero, ili vendis pli ol 15 milionoj da kopioj de siaj albumoj tutmonde.[7] Ilia muziko inkludis kantojn bazitajn sur tradicia bluso kiel "Crossroads" kaj "Spoonful", kaj sur moderna bluso kiel "Born Under a Bad Sign", same kiel pli nuntempa materialo kia "Strange Brew", "Tales of Brave Ulysses" kaj "Toad".

Historio redakti

La plej grandaj sukcesoj de la bando estis "I Feel Free" (rango 11a en Britio),[2] "Sunshine of Your Love" (rango 5a en Usono),[8] "White Room" (rango 6a en Usono),[8] "Crossroads" (rango 28a en Usono),[8] kaj "Badge" (rango 18a en Britio).[9]

La bando faris gravan efikon sur la tiama populara muziko, kaj, kun Jimi Hendrix kaj aliaj elstaraj gitaristoj kaj bandoj, popularigis la uzadon de la va-va-ilo. Ili havigis fortan sed teknike efikan muzikan temaron kiu antaŭis kaj influis la aperon de Britaj bandoj kiaj Led Zeppelin, Deep Purple kaj Black Sabbath en la fino de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj. Ili influis ankaŭ sud-usonajn grupojn the Allman Brothers Band[10] kaj Lynyrd Skynyrd.[11] La koncertaj aperoj de la bando influis grupojn de progresiva roko kiel Rush.[12]

La bando estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1993.[13] Ili estis enmetita en la listoj kaj de la gazeto Rolling Stone kaj de la televidkanalo VH1 de "100 Plej Grandaj Artistoj Ĉiutempaj," en la rango 67a kaj 61a respektive.[14][15] Ili estis ankaŭ rangigta kiel rango 16a en la lsito de VH1 100 Plej Grandaj Artistoj de Ŝtonroko.[16]

Anaro redakti

  • Eric Clapton – ĉefa kaj ritma gitaroj, voĉo
  • Jack Bruce – ĉefa voĉo, baso, klavaro, harmoniko, violonĉelo
  • Ginger Baker – drumoj, frap-instrumentoj, voĉo

Diskaro redakti

  • Fresh Cream (1966)
  • Disraeli Gears (1967)
  • Wheels of Fire (1968)
  • Goodbye (1969)

Notoj redakti

  1. "Cream – the Band". BBC. 20a de Septembro 2000. Alirita la 14an de Julio 2018.
  2. 2,0 2,1 Cream: Classic Artists (DVD). Image Entertainment. 2007.
  3. "The world's 18 biggest supergroups". Musicradar.com. 15a de Aprilo 2009. Alirita la 14an de Julio 2018.
  4. "Supergroup Cream rises again". CNN.com. 20a de Decembro 1999. Alirita la 14an de Julio 2018.
  5. Whereseric.com Arkivita la 16an de Majo 2008 ĉe Wayback Machine. Alirita la 14an de Julio 2018.
  6. Gilliland, John (1969). "Show 53 – String Man. : UNT Digital Library" (audio). Pop Chronicles. University of North Texas Libraries. Alirita la 14an de Julio 2018.
  7. "Time, Cream article". Time.com. 9a de Marto 2009. Alirita la 14an de Julio 2018.
  8. 8,0 8,1 8,2 Cream: Biography: Rolling Stone. Rolling Stone. Arkivita el la originalo je 2008-05-03. Alirita 8a de Julio 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-14. Alirita 2021-08-27.
  9. "Badge" search results. Archived copy. Arkivita el la originalo je 18a de Julio 2007. Alirita 2007-04-18. . Alrita la 2an de Januaro 2010.
  10. Mark Kemp, Dixie Lullaby, Simon and Schuster, 2007, p.21
  11. Brock Helander, The Rock Who's Who, Schirmer/Mosel Verlag GmbH, 1982, p.349
  12. allmusic (((Rush > Overview))). Allmusic. Arkivita el la originalo je 2013-07-30. Alirita 8a de Novembro 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-30. Alirita 2022-08-16.
  13. "Cream: inducted in 1993". The Rock and Roll Hall of Fame and Museum. Alirita la 25an de Aprilo 2012
  14. "The Greatest Artists of All Time". VH1/Stereogum. Alirita la 25an de Aprilo 2012.
  15. Waters Roger. "Cream: 100 Greatest Artists of All Time" Arkivigite je 2018-01-20 per la retarkivo Wayback Machine. Rolling Stone. Alrita la 25an de Aprilo 2012
  16. VH1's 100 Greatest Artists of Hard Rock (20–1). VH1 (2000). Alirita 26a de Junio 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-16. Alirita 2021-12-29.