Crescencia Zelenák

Crescencia Zelenák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zelenák Crescencia estas hungara grafikisto, profesoro. Ŝia edziniĝa nomo estis Kiss Istvánné (laŭ hungara nomsistemo).

Crescencia Zelenák [1] naskiĝis la 6-an de marto 1922 en Dunaharaszti.

Biografio redakti

Crescencia Zelenák akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en Budapeŝto, kie ŝi lernis precipe de Endre Domanovszky, Gyula Hincz, György Kádár, György Konecsni. Post siaj studoj ŝi instruis samloke ĝis 1991. (Inter 1985 kaj 1991 ŝi estis katedrestro.) En la fruaj 1950-aj jaroj ŝi desegnis politikajn afiŝojn laŭ la deviga socialisma realista stilo, poste ŝi provis multajn malsamajn stilojn kaj teknikojn. En la jaroj 1959, 1963, 1969 ŝiaj afiŝoj atingis la unuan lokon en la lando. Inter 1963-1983 ŝi ekspoziciis kune kun artgrupo Papp. Ŝi desegnis ne nur afiŝojn, sed ankaŭ kovrilpaĝojn, poŝtmarkojn, blazonojn, reklamojn, eĉ desegnofilmojn. li estis o. Ŝi ricevis premiojn aŭ memormedalojn ekde 1961, fine premion Kossuth en 2016.

Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti

  • 1953 Békeplakát és ötéves terv grafikai kiállítás, Arthalo Budapeŝto
  • 1960 Magyar Plakát-Történeti Kiállítás 1885-1960, Arthalo Budapeŝto
  • 1966, 1984 Nemzetközi Alkalmazott Grafikai Biennálé, Brno
  • 1974 Csehszlovák, lengyel, magyar filmplakátok, Literatura Muzeo Petőfi
  • 1978, 1980, 1990, 1992, 1994 I-V. Országos Alkalmazott/Terv. Grafikai Biennálé, Békéscsaba

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti