Cressier NE

komunumo de Svislando
- La mallongigo NE en Cressier NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Cressier.

Cressier
Blazono de Cressier
Blazono de Cressier
Blazono de Cressier
Cressier
Cressier
Cressier
komunumo en Svislando • loĝloko
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Neŭŝatelo
Koordinatoj  47° 3′ 5″ N 7° 2′ 10″ O / 47.05139 °N, 7.03611 °O / 47.05139; 7.03611 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 5″ N 7° 2′ 10″ O / 47.05139 °N, 7.03611 °O / 47.05139; 7.03611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1901
Areo 8,55 km²
Alteco 436 m super marnivelo
Poŝtkodo 2088
Komunumkodo 6452
Mapo de Cressier
Mapo de Cressier
Mapo de Cressier
vdr

Pri la komunumo redakti

Cressier estas komunumo en la distrikto Neŭŝatelo en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 1901 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Cressier situas 10 kilometrojn orientsudoriente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo en la ebenaĵo sudoriente de la Neŭŝatela Ĵuraso inter la Lago de Bielo kaj la Lago de Neŭŝatelo ĉe la nordokcidenta bordo de la kanalo de la rivero Thielle, kiu estas la limo al Kantono Berno. En Cressier situas grava sivsa naftorafinejo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cressier, la vilaĝeto Frochaux sur alteco de 627 m s.m. kaj pluraj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,55 km², de kiuj 54,6% estas kovritaj de arbaro, 28,1% servas por agrikulturo kaj 16,0% por setlado. [1]

Trafiko redakti

Tra Cressier pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 5 de Bielo al Neŭŝatelo. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A5, kiu ankaŭ pasas tra la komunuma teritorio. La stacidomo de Cressier situas ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten tra Bielo kaj Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cressier datiĝas el la jaro 1180 kiel Crisciaco. [2]

En la jaroj 1936 kaj 1937 Paul Vouga kaj Samuel Perret en la arbaro Eter en La Baraque sur la komunuma teritorio sur alteco de 730 m s.m. elfosis tombomonteton el la meza bronzepoko. [3]

Inter la jaro 1212 kaj 1220 la loĝantoj de Cressier ĉirkaŭbaris sian komunan paŝtejon. En tiu tempo Cressier fariĝis komunumo, kiu estis parto de la kastelvoktejo Le Landeron. La plej multaj familioj estis civitancoj de Le Landeron. La loĝantaro de Cressier ĝuis ankaŭ la burgoprivilegion, kiun koncedis Isabelo, grafino de Neŭŝatelo kaj Soloturno. Dum la reformacio Soloturno kaj la potenca familio Vallier malhelpis la enkondukon de la nova religio, tiel Cressier kiel sola komunumo de la Grafejo Neŭŝatelo restis katolika.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti