Cristina (Hispanio)

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cristina en Brazilo.

Cristina [krisTIna] estas municipo de Hispanio, en la provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 553 loĝantoj sur areo de 15,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas cristinejos.

Cristina
municipo en Hispanio
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Vegas Altas
Poŝtkodo 06479
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Pedro Frutos Blanco
Demografio
Loĝantaro 553  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 50′ N, 6° 6′ U (mapo)38.8375-6.1002777777778Koordinatoj: 38° 50′ N, 6° 6′ U (mapo) [+]
Alto 296 m [+]
Areo 15,8 km² (1 580 ha) [+]
Cristina (Ekstremaduro)
Cristina (Ekstremaduro)
DEC
Cristina
Cristina
situo en Ekstremaduro
Cristina (Hispanio)
Cristina (Hispanio)
DEC
Cristina
Cristina
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cristina (Badajoz) [+]
vdr

Cristina estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 296 m; je 87 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 27 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 15,8 km².

Panoramo de Cristina el suda monteto, olivarboj.

Ĝi situas je 2 km sude de Guareña, vilaĝo el kiu tiu funkcias fakte kiel aparta kvartalo, ĉar la kerno de Cristina esta aparta de aliaj lokoj pli gravaj. Nur je 7 km pli sude estas Oliva de Mérida. La ĉefa kaj ununura ekonomia fonto estas agrikulturo (olivarbaroj kaj cerealoj) kaj brutobredado. Iom sude, trans la rojo samnoma, estas pli montara teritorio. La ununura monumento estas la preĝejo.