Cryomyces minteri estas fungo de necerta lokigo en la klaso Dothideomycetes, subdivido Ascomycota.[1] Tiu rok-loĝanta fungo estis malkovrita en la McMurdo Sekaj Valoj situaj en Antarktio, sur fragmentoj de roko koloniigita de lokaj kriptoendolita komunumo.[2]

En 2008, Cryomyces minteri kaj Cryomyces antarcticus estis samtempe ekzamenitaj en malaltaj terorbitaj kondiĉoj sur la instalaĵo EXPOSE-E de la EuTEF (Eŭropa Teknologia Eksponinstalaĵo) ekster la Internacia Kosmostacio dum 18 monatoj.

Ĝi estis ankaŭ ekzamenita en spaca vakuo kun polikroma UV radiado por ŝajnigi medion de Marso. Ambaŭ fungoj survivis ambaŭ ŝajnigojn.[3]

Referencoj redakti

  1. Catalogue of Life : Cryomyces minteri Selbmann, de Hoog, Mazzaglia, Friedmann & Onofri, 2005. Alirita 27a de Septembro 2016. [rompita ligilo]
  2. Fungi Survive Mars-Like Conditions On Space Station (January 29, 2016). Alirita 27a de Septembro 2016.
  3. (2008) “Resistance of Antarctic black fungi and cryptoendolithic communities to simulated space and Martian conditions”, Studies in Mycology 61, p. 99–109. doi:10.3114/sim.2008.61.10. Alirita 27a de Septembro 2016.. 

Eksteraj ligiloj redakti

Catalogue of Life: Dothideomycetes