Csaba Horváth [ĉaba horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Csaba estis hungara-usona kemiisto, profesoro, membro (ekstera en 1990) de Hungara Scienca Akademio, membro de Usona Scienca Akademio.

Csaba Horváth
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1930 (1930-01-25)
en Szolnok
Morto 13-an de aprilo 2004 (2004-04-13) (74-jaraĝa)
en New Haven
Lingvoj angla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • inventisto
vdr

Csaba Horváth [1] Arkivigite je 2012-12-14 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 25-an de januaro 1930 en Szolnok. Li mortis la 13-an de aprilo 2004 en New Haven (Konektikuto).

Biografio redakti

Csaba Horváth frekventis universitaton en Budapeŝto. Li forlasis la landon en 1956 kaj li eklaboris en Okcidenta Germanio, krome li plulernis en universitato en Frankfurto ĉe Majno atinginta sciencan gradon PhD. En 1963 li geedziĝis kun Valeria en Romo kaj ili elmigris al Usono. Baldaŭe la paro havis du filinojn. En 1972 li ekinstruis en Universitato Yale, kie li profesoriĝis en 1979. Li okupiĝis precipe pri gas-likva kromatografio. Li publikigis proksimume 300 artikolojn kaj kreis 9 patentojn, tial li ricevis diversajn premiojn.

Fontoj redakti