Csaba Molnár [ĉaba molnAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Csaba estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, juristo. Lia edzino estis Kinga Szűcs.

Csaba Molnár
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1975 (1975-12-04) (48-jaraĝa)
en Csorna
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Democratic Coalition • Hungara Socialista Partio vd
Familio
Edz(in)o Kinga Szűcs vd
Profesio
Okupo politikistojuristo vd
Laborkampo ekstera politiko • migration policy vd
Aktiva en StrasburgoBruseloBudapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Csaba Molnár en 2012

Csaba Molnár [1] naskiĝis la 4-an de decembro 1975 en Csorna.

Biografio redakti

Csaba Molnár studis en Pedagogia Altlernejo, poste li akiris ankaŭ juran diplomon en Universitato de Budapeŝto. En la fruaj 2000-aj jaroj li estis kandidato pri advokato en Mosonmagyaróvár, li ankaŭ instruis en Universitato de Okcidenta Hungario. Li estas parlamenta deputito ekde 2006 kiel membro de Hungara Socialista Partio. En 2008 li estis nomumita subministro pri nacia evoluo kaj ekonomio, sed en la jarfino li estis jam ministro pri transporto, telekomunikado kaj energio en Dua Kabineto Gyurcsány, poste li estis ministro pri kancelario en Kabineto Bajnai. En 2008 li edziĝis. En 2011 li aliĝis al nove fondita partio fare de Ferenc Gyurcsány. En 2014 li estis elektita deputito de Eŭropa Parlamento.

Fontoj redakti