Csepel (distrikto)
Csepel [ĉepel] estas la 21-a distrikto de Budapeŝto.
Csepel | |||||
---|---|---|---|---|---|
district of Budapest | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 70 337 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 732 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 25′ N, 19° 5′ O (mapo)47.41666666666719.083333333333Koordinatoj: 47° 25′ N, 19° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 25,75 km² (2 575 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Budapest District XXI [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Distrikto Csepel situas en suda parto de Budapeŝto sur norda parto de Insulo Csepel.
Historio redakti
Post la turka dominado alvenis diversaj popoloj. En 1838 la inundo neniigis la setlejon. En la 19-a jarcento ĝi iĝis bazo de peza industrio. La plej grava negocisto estis Manfréd Weiss. Apude ankaŭ laboristaj domoj konstruiĝis. Dum la 2-a mondmilito la industriejo estis la plej grava celo por la anglaj bombardaj flugmaŝinoj. Ĝis 1950 Csepel estis urbo, poste aliĝis al Budapeŝto. Dum la socialismo novaj betonaj loĝkvartaloj konstruiĝis. Fine de la socialismo la industrio forvelkis.
Trafiko redakti
- aŭtobusoj, interurba tramo.
- laŭ la rivero haveno funkcias havanta la rajton esti marborda haveno
Vidindaĵoj redakti
- loka muzeo
- romkatolika Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Csepel) de 1861, en 1944 bombo trafis ĝin, poste rekonstruiĝis je novgotikaj elementoj, la turo estas 30 m-ojn alta
- romkatolika Preĝejo Koro de Jesuo (Csepel)
- Kalvinana preĝejo (Csepel)
- Luterana preĝejo (Csepel)
- skulptaĵo pri Johano Nepomuko de 1721
- termala banejo
Famuloj redakti
- en la urbo naskiĝis animaciisto József Nepp, poeto Béla Csepeli Szabó, pentristo Márta Lacza kaj historiisto Ferenc Glatz