Csesznek (germane Zeßnegg, kroate Česneg, slovake Česnek) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Zirc, fama pro sia samnoma mezepoka burgo.

Csesznek
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8419
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 458  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 21′ N, 17° 53′ O (mapo)47.35536944444417.88145Koordinatoj: 47° 21′ N, 17° 53′ O (mapo) [+]
Areo 24,2 km² (2 420 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Csesznek (Hungario)
Csesznek (Hungario)
DEC
Csesznek
Csesznek
Situo de Csesznek

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Csesznek [+]
vdr
Csesznek

Historio redakti

La mezepoka burgo de Csesznek estis konstruita en 1263 de barono Jakab Cseszneky, kiu estis la ensifero de la reĝo Béla la 4-a. Li kaj liaj posteuloj poste estis nomataj laŭ la burgo per alnomo Cseszneky. Inter 1326 kaj 1392 ĝi estis reĝa kastelo, kiam reĝo Sigismundo ofertis ĝin al la familio Garai interŝanĝe por la teritorio Macsó Banato. En 1482 la vira linio de la Garai formortis kaj reĝo Matiaso la 1-a (Hungario) donacis la kastelon al la familio Szapolyai. En 1527 ekposedis ĝin barono Bálint Török. Dum la 16-a jarcento la familioj Csábi, Szelestey kaj Wathay estis en la posedo de Csesznek. En 1561 Lőrinc Wathay sukcese repuŝis la sieĝon fare de la otomanoj. Tamen, en 1594 la kastelo estis okupita de turkaj trupoj, sed jam en 1598 la hungaroj rekaptis ĝin. En 1635 Dániel Esterházy aĉetis la burgon kaj la vilaĝon kaj ekde tiam Csesznek estis posedaĵo de la familio Esterházy ĝis 1945.

En Csesznek poŝteto kaj migra poŝto servas.

Eksteraj ligiloj redakti