Csobánka
Csobánka [ĉobAnka], serbe Чобанац [ĉobanac] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szentendre.
Csobánka | |||||
---|---|---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2014 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 609 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 159 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 39′ N, 18° 58′ O (mapo)47.64246944444418.967811111111Koordinatoj: 47° 39′ N, 18° 58′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 22,76 km² (2 276 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Csobánka [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 23 km²
- Loĝantaro: 2850
- Poŝtkodo: 2014
- Telefonprefikso: 26
Geografio redakti
Csobánka situas laŭ traira flankovojo, ĉirkaŭita de montoj kaj arbaroj. Urboj Pomáz kaj Pilisvörösvár estas proksime.
Historio redakti
Pli frue romianoj kaj avaroj loĝis tie. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon. Poste serboj, germanoj, slovakoj kaj ciganoj alvenis. En 1946 la germanoj estis forpelitaj al Germanio kaj alvenis forpelitaj hungaroj el Transilvanio kaj el Ĉeĥoslovakio. En la vilaĝo funkcias cigana, serba kaj germana aŭtonomioj.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaĵoj estas la ortodoksa serba Preĝejo de Ĉefanĝelo Gabrielo (Csobánka) el 1746, la romkatolika Preĝejo de Sankta Anna (Csobánka) el 1842, fine Kastelo de Csobánka. Csobánka estas ankaŭ ekskursejo, pilgrimloko kaj feriejo.
Famuloj redakti
- en Csobánka naskiĝis skulptisto Imre Pistyur
- en Csobánka mortis reĝisoro Sándor Szőnyi G.
- en kastelo Margitliget mortis aktoro Gyula Vízvári
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio