Cubbon Park

Parko en la barata urbo Bengaluro

Cubbon Park (kabn-park; kanare ಕಬ್ಬನ್ ಪಾರ್ಕ್) estas konata kiel la “pulmo” de la urbo Bengaluro, Barato. Ĝi situas en la koro de la urbo en la centra administra kvartalo. La parko estis kreita en 1870 en la tiama regno Majsuro. Tiam ĝi kovris 0,40 km². La nuna areo estas ĉirkaŭ 1,2 km². Kune kun la riĉa flaŭro kaj faŭno, la parko havas ankaŭ multajn statuojn de famuloj kaj estetikajn konstruaĵojn.

Cubbon Park
parko [+]

LandoBarato
RegionoKarnatako

SituoBengaluro
- koordinatoj12° 58′ 30″ N, 77° 35′ 36″ O (mapo)12.97577.593333333333Koordinatoj: 12° 58′ 30″ N, 77° 35′ 36″ O (mapo)
Areo1,2 km² (120 ha) [+]

Cubbon Park (Karnatako)
Cubbon Park (Karnatako)
DEC
Cubbon Park
Cubbon Park
Lokigo de Karnatako en Barato
Map
Cubbon Park

Vikimedia Komunejo:  Cubbon Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

La publika parko estis unue nomita Meade [mid] Park. Poste oni ŝanĝis la nomon al Cubbon Park, omaĝe al Mark Cubbon, komisaro de la Brita Orienthinda Kompanio, de 1834 ĝis 1860. Cubbon estis konata kiel bona administranto. Li ankaŭ estis subtenanto de la kannada lingvo kaj literaturo.

En 1927 oni denove ŝanĝis la nomon de la parko al Sri Chamarajendra [sri ĉaamaraaĝendra] Parko, por memorfesti la arĝentan jubileon de la reĝo Sri Krishnaraja Wodeyar [sri kriŝnaraaĝa vodejaar]. La parko estis kreita dum la regno de Chamarajendra. Sed la parko daŭre estas konata kiel Cubbon Park. Nun la Hortikultura Sekcio de la registaro de la gubernio Karnatako prizorgas la parkon.

Enhavo redakti

En la parko troveblas proksimume 68 genroj kaj 96 specioj de indiĝenaj kaj ekzotaj botanikaĵoj. Kelkaj el la vidindaĵoj kaj historiaj konstruaĵoj en kaj ĉirkaŭ la parko estas

  • la infana biblioteko Indira Priyadarshini
  • la infana kulturcentro Jawahar Bal Bhavan
  • la artgalerio Venkatappa
  • la akvario Aquarium
  • la gubernia kortumo High Court
  • la arkeologia muzeo State Archeological Museum
  • la gubernia ĉefbiblioteko Seshadri Iyer Memorial Hall


Bildaro redakti