Cudrefin

komunumo de Svislando

Cudrefin estas historia urbeto kaj komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 362 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Cudrefin
Blazono de Cudrefin
Blazono de Cudrefin
Blazono de Cudrefin
La historia urbeto Cudrefin
La historia urbeto Cudrefin
La historia urbeto Cudrefin
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 568007 / 200614 (mapo)46.9558333333337.0183333333333Koordinatoj: 46° 57′ N, 7° 1′ O; CH1903: 568007 / 200614 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1362
Areo 15,82 km²
Alteco 434 m super marnivelo
Poŝtkodo 1588
Komunumkodo 5456
Mapo de Cudrefin
Mapo de Cudrefin
Mapo de Cudrefin
vdr

Geografio redakti

La urbeto Cudrefin situas ĉe la sudorienta bordo de la Lago de Neŭŝatelo, ĉe la trilimaj punktoj inter la Kantonoj Neŭŝatelo, Berno kaj Vaŭdo respektive Berno, Friburgo kaj Vaŭdo. La komunumo konsistas el la urbeto Cudrefin, la vilaĝo Champmartin, kaj la vilaĝetoj La Côte, Montet, Vers chez Jacot, Le Moulin, La Sauge kaj Pégran, kaj diversaj izollitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,82 km², de kiuj 22,7% estas kovritaj de arbaro, 60,6% servas por agrikulturo kaj 8,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cudrefin limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo je kies alia flanko situas Kantono Neŭŝatelo, en nordoriento al Ins (BE), en oriento al Haut-Vully (FR), kaj en sudo kaj okcidento al Vully-les-Lacs.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 153 de Ins al Avenches. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas en distanco de proksimume 10 kilometroj sudoriente apud La Neuveville, al kiu de Gampelen kondukas la rapidvojo H10. Pere de poŝtaŭtolinioj al Avenches kaj Ins la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cudrefin datiĝas el la jaro 999 kiel Curlefin. Tiam la loko apartenis al la episkopo de Siono. La unua mencio de Cudrefin kiel urbo datiĝas el la jaro 1268. Ĝi estis konstruita supozeble inter 1246 kaj 1255. En la 14-a jarcento Cudrefin fariĝis havaĵo de la Senjoroj de Grandson, kiuj ĝin posedis, ĝis la imperiestro Oto la 3-a konfiskis ilian havaĵon en la jaro 1393. En la jaro 1471 la urbaj rajtoj de Cudrefin estis konfirmitaj kaj Cudrefin fariĝis sidejo de kastlanvoktejo. Dum la Burgonjaj Militoj Cudrefin estis okupita de friburganoj. En la jaro 1536 ĝi estis konkerita de Berno kaj atribuita al la Voktejo Avenches, kiu post la fino de la Helveta Revolucio fariĝis distrikto, en kiu Cudrefin formis la centron de subdistrikto respektive komunumaro. En la jaro 2006 la distrikto Avenches estis integrita al la Distrikto Brojo-Vully kaj la malnovaj subdistriktoj malfondiditaj. Kun efiko de la 1-a de januaro 2002 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Champmartin estis integrita al la teritorio de la komunumo Cudrefin.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti