Cugy FR

komunumo de Svislando
- La mallongigo FR en Cugy FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Cugy.

Cugy estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1444 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Cugy
Blazono de Cugy
Blazono de Cugy
Blazono de Cugy
Preĝejo Sankt-Marteno en Cugy
Preĝejo Sankt-Marteno en Cugy
Preĝejo Sankt-Marteno en Cugy
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 48′ 53″ N 6° 53′ 27″ O / 46.81472 °N, 6.89083 °O / 46.81472; 6.89083 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 53″ N 6° 53′ 27″ O / 46.81472 °N, 6.89083 °O / 46.81472; 6.89083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1444
Areo 9,91 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 1482
Komunumkodo 2011
Mapo de Cugy
Mapo de Cugy
Mapo de Cugy
vdr

Geografio redakti

Cugy situas en la friburga eksklavo de Estavayer sur la ebenaĵo de la rivero Brojo inter Payerne kaj Estavayer-le-Lac. Tra la komunumo fluas la rivereto Eta Glano, norda alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Cugy kaj Vesin, kaj la vilaĝetoj Moulin de Glâne kaj Grange des Bois, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,86 km², de kiuj 19,5% estas kovritaj de arbaro, 70,1% servas por agrikulturo kaj 10,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cugy limas en nordo al Bussy, en oriento al Payerne (VD), en sudoriento al Fétigny, en sudo al Ménières, kaj en okcidento al Les Montets.

Trafiko redakti

En Cugy kuniĝas la kantonaj vojoj n-ro 150, 185, kaj 186, kiuj konektas Payerne, Estavayer-le-Lac kaj Lauzano. Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kies alveturejo Payerne situas rekte apud la orienta limo de la komunumo. Cugy disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Payerne al Estavayer-le-Lac.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cugy datiĝas el la jaro 968 kiel Cuzziaco. Dum mezepoko Cugy apartenis kiel feŭdo al la Senjoroj de Cuzie, kiuj estis vasaloj de la Senjoroj de Estavayer. La feŭdo poste apartenis al diversaj senjoroj, ĝis ĝin akiris en la jaro 1477 la urbo Friburgo, kiu ĝis en la jaro 1536 atribuis al la Voktejo Estavayer. La voktejo en la jaro 1798 surbaze de la Helveta Revolucio estis transformita al distrikto kaj en la jaro 1848 integrita per la nova konstitucio de Kantono Friburgo al la distrikto Brojo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti