Cumbel

komunumo de Svislando

Cumbel estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 249 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Cumbel
Blazono de Cumbel
Cumbel
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Lumnezia/Lugnez
Koordinatoj  46° 43′ 37″ N 9° 11′ 35″ O / 46.72694 °N, 9.19306 °O / 46.72694; 9.19306 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 37″ N 9° 11′ 35″ O / 46.72694 °N, 9.19306 °O / 46.72694; 9.19306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 249
Areo 4,46 km²
Alteco 1138 m super marnivelo
Poŝtkodo 7142
Komunumkodo 3592
Mapo de Cumbel

Geografio redakti

Cumbel situas en la suba parto de la valo Lumnezia ĉe la sudokcidenta deklivo de la monto Piz Mundaun. Krom la vilaĝo Cumbel mem al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝeto Sogn Murezi.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cumbel limas en nordo al Luven, en nordoriento al Sevgein, en oriento al Pitasch, en sudoriento al Duvin, en sudo al Surauna, en sudokcidento al Vella, kaj en okcidento al Morissen.

Trafiko redakti

Cumbel situas ĉe la vojo de Ilanz al Vrin, sur kiu kondukas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo de Cumbel estas la sursilvana dialekto de la romanĉa lingvo.

Vidindaĵoj redakti

La virina pordego ĉe Porclas estas memorejo pri la laŭdira armila subteno de la virinoj de Vallumnezia kontraŭ la Grafoj de Werdenberg-Sargans en la jaro 1352. La virina prodego estas ankaŭ la simbolo de la komunuma blazono.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cumbel datiĝas el la jaro 825 kiel Cumble. Ĝis 1983 la komunumo oficiale nomiĝis Cumbels. Cumbel estis ek de la 13-a jarcento feŭdo de la episkopejo Koiro kaj apartenis al la voktejo Belmont. En la jaro 1538 Cumbel sin liberaĉetis de la episkopejo Koiro kaj formis ĝis 1851 najbararon kune kuj Peiden kaj Camuns. Ek de la 1970-aj jaro Cumbel proksime kunlaboras kun la najbara komunumo Morissen, kun kiu ĝi komune gvidas lernejon. Aktuale la komunumoj de la valo Vallumnezia diskutas pri kunfandiĝo de la komunumoj de la valo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti