Cuthred (m. 756) estis reĝo de Wessex, Anglio ekde ĉ. 740. Li sekvis Aethelheard, kiu estis lia parenco - eble lia frato.

Cuthred
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 749 (0749-11-30)
Morto 1-an de januaro 756 (0756-01-01) (6-jaraĝa)
Etno Saksoj vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Gefratoj Aethelheard (Wessex) vd
Profesio
Okupo batalanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiam li altroniĝis Mercia estis la plej potenca regno de Anglio, kaj verŝajne Cuthred agnoskis la reĝon de Mercia kiel sia superulo. En 743 Aethelbald, reĝo de Mercia, devigis Cuthred milite subteni lin kontraŭ la kimroj.

Dum lia regado aferoj malfacilis. Lia heredonto Cynric (probable lia filo) estis mortigata en 748 (laŭ Henriko de Huntingdon, dum armeoribelo). En 750 okazis malsukcesa ribelo estrata de Aethelhun, grava nobelo.

En 752 Cuthred ribelis kontraŭ Mercia kaj venkis ĝian armeon proksime al Burford, Oxfordshire. Dum la resto de sia vivo Cuthred sendependis. La sekvantan jaron, li militis kontraŭ Dumnonia.