Cynosurus cristatus
Cynosurus cristatus, esperante daŭra cinozuro, estas specio de plantoj de la subfamilio de Pooideae.
daŭra cinozuro | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cynosurus cristatus
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Priskribo redakti
Ĝi estas staŭda herbo kun duspecaj spiketoj sterilaj kaj florhavaj. Spiketoj estas ariĝintaj en fasketojn, kiuj formas unuflankan spikforman paniklon. Ĝi altas 5-75 cm. Folioj larĝas 1-5 mm kaj longas ĝis 15 cm. Ili estas plataj kaj pintaj. Liguloj estas mallongaj.
Brilaj flavaj aŭ brunaj semoj estas kariopsoj kun paleoj. Ekstera paleo havas mallongan ariston.
Uzo redakti
Ĝi estas kultivata por herbejo aŭ por gazono. Ĝi estas malmulte atakata de Claviceps purpurea.[1]
Galerio redakti
-
juna spiko kaj du plataj pintaj folioj
-
grajnoj
-
sterilaj spiketoj
-
spiketoj kun stamenoj
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Towards a sustainable whole-farm approach to the control of Ergot, raporto de HGCA, aŭguston 2009