Cyperus esculentus

La manĝebla cipero (Cyperus esculentus), estas plantspecio de la genro cipero (Cyperus) en la familio de Ciperacoj (Cyperaceae). Ĝi hejmiĝas en la mediteranea regiono. Laŭ NPIV ĝi ankaŭ nomiĝas termigdalo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
manĝebla cipero

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: monokotiledonuloj monocotyledones
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Ciperacoj Cyperaceae
Subfamilio: Cyperoideae
Genro: Cyperus Cipero
Cyperus esculentus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Habito redakti

La termigdalo estas multjara herba planto, kiu atingas kreskoalton de ĝis 60 cm (malofte ĝis 100 cm). Ĝi formas longajn subgrundajn stolonojn kun tuberformaj dikiĝoj, kiu havas diametron ĝis 15 mm. La vertikalaj tigoj estas trieĝaj kaj havas blankan strion. La helverdaj, V-formaj, paralelnervaturaj folioj estas 5 ĝis 10 mm larĝaj.

La infloresko havas multajn longajn, folisimilajn brakteojn kaj ĝis 10 cm longajn spikojn. Tiuj havas rondigitajn, flavajn-brunajn glumojn je la dorso. La floroj estas blankaj. La planto floras inter julio kaj septembro.

Utiligado redakti

 
sekaj termigdaloj sur foiro en Banfora, Burkinafaso

La bruna, rondecaj, pizograndaj kaj forte oleenhavaj tuberoj (estas la dikiĝoj de la stolonoj) estas manĝeblaj. Ili estas ventataj en Sudeŭropo kaj Okcidentafriko. La tuberoj estas konataj en Francujo kiel Amandes de terre, en Hispanujo kiel Chufa ('tʃufa). La gusto de la tuberoj similas al avelojmigdaloj, kaj erigite ili taŭgas kiel faruno ekzemple por alternativaj picoj.

La planto estis enkondukita de la araboj en la 8a jarcento en Hispanujo. En regiono Valencia la termigdalo estas kultivata precipe en Huerta Norte. Tie el la tuberoj estas farataj la trinkaĵo Horchata de Chufa (termigdala lakto).

Enhavosubstancoj redakti

Termigdaloj konsistas je pli ol 25 % el graso, je ĉ. 30 % amelo kaj je 7 % el proteino.Ili enhavas multajn nesaturitaj grasaj acidoj kiel linolacido, vitamino H kaj rutino respecktive mineraloj.

La termigdalo kiel neofito redakti

La termigdalo estas en multaj regiononoj agresiva neofito, anstataŭas la indigenaj plantspecioj.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Ingo Kowarik: Biologische Invasionen. Neophyten und Neozoen in Mitteleuropa. Ulmer, Stuttgart 2003, ISBN 3-8001-3924-3
  • Bobby L. Folsom Jr. & Charles R. Lee: Zinc and cadmium uptake by the freshwater marsh plant Cyperus esculentus grown in contaminated sediments under reduced (flooded) and oxidized (upland) disposal conditions. In: Journal of Plant Nutrition. Volume 3, Issue 1-4, 1981, DOI:10.1080/01904168109362832, S. 233-244
  • Oskar Sebald, Siegmund Seybold, Georg Philippi, Arno Wörz (Hrsg.): Die Farn- und Blütenpflanzen Baden-Württembergs. Band 8: Spezieller Teil (Spermatophyta, Unterklassen Commelinidae Teil 2, Arecidae, Liliidae Teil 2): Juncaceae bis Orchidaceae. Eugen Ulmer, Stuttgart 1998, ISBN 3-8001-3359-8.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti