Czesław Biedulski

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Czesław Henryk Biedulski (naskiĝis la 4-an de aprilo 1936 en Vilno (tiama pola teritorio, nun Litovio), m. la 15-an de aprilo 2018 en Lublin) - pollitova monaĥo, pastro, bioelektronikisto kaj eldonisto. Prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Kunfondinto de Esperanto Librejo en la Ĉefa Biblioteko ĉe Katolika Universitato en Lublin.

Czesław Biedulski
Persona informo
Naskiĝo 4-a de aprilo 1936
en Vilno
Morto 15-a de aprilo 2018
en Lublin
Lingvoj Esperanto
Nacieco pollitova
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1962
vdr

Edukado redakti

En 1943 komencis frekventi bazlernejon (de la dua klaso) en Landwarów apud Vilno. Post t.n. "repatriigo" en majo 1946 ekloĝis en vojevodio de Olsztyn. En 1950 finis ĝin en Górów Iłowiecki (distrikto Bartoszyce), kie lia familio setlis). Poste en Frombork partoprenis dum du jaroj Malaltan Seminarion de salezianoj, ĝis malfondo fare de komunistaj regopovoj. Daŭrigis lernadon en Ĝeneralkleriga Liceo en Lidzbark Warmiński. Post abituro en 1954 elektis Kongregacion de Polaj Mariistoj en Janów Podlaski (Distrikto Bialski). Post monata provo direktita al Nysa, kie ekstudis filozofion en Supera Animzorga Seminario (post unu jaro ĝi ne povis plu eduki). En 1956 li aniĝis al la kapucena ordeno en Varsovio. Post novicado en Nowe Miasto nad Pilicą kaj filozofi-teologiaj studoj en Łomża pastriĝis la 29-an de junio 1963. Tuj poste ekstudis en naturfilozofia sekcio ĉe la Fakultato de Kristana Filozofio en la Katolika Universitato en Lublin. Junie 1968 magistriĝis pri la temo "Problemo de teleologia interpreto de biokosmo laŭ la nuntempaj polaj aŭtoroj".

Scienca agado redakti

Ekde oktobro 1968 eklaboris kiel staĝisto por unu jaro kaj laŭvice asistanto kaj pli aĝa asistanto ĉe la katedro de Teoria Biologio en la Fakultato de Kristana Filozofio de la Lublina Katolika Universitato. Julie 1971 esploras montaron de Sanktakruca provinco. En 1974 li doktoriĝis en la menciita fakultato per la disertaĵo "Rolo de bioluminesko en konado de la vivo". Asistanto kaj la unua doktoranto de profesoro Włodzimierz Sedlak, kreinto de la pola skolo de bioelektroniko. Pro manko de stabila posteno en 1975 estis direktita al Interfakultata Leksikografia Fako pri redaktado de 12-voluma Katolika Enciklopedio. Samjare kapucenaj regopovoj en Varsovio revokas lin al la ĉefurbo. La 30-an de novembro 1975 adiaŭas la universitaton.

Animzorga Esperanto-agado redakti

Dum studado en Łomża ekinteresiĝis pri Esperanto ricevante permeson membriĝi al IKUE. En 1962 dum scienca laboro en KUL iĝis aktiva esperantisto kadre de ties landa filio, gvidata de pastro d-ro Roman Forycki. Flanke de episkoparo ĝia landa zorganto estis episkopo Władysław Miziołek. Kune kun pastro Henryk Paruzel li fondis la 24-an de oktobro 1974 Esperanto-bibliotekon ĉe la Universitata Biblioteko de KUL, kies plurjara direktoro estis d-ro Andrzej Paluchowski. En 1975 eniris la estraron de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kun sidejo en Romo, sekve de perletera baloto aŭtune 1974. Post la neatendita forpaso de pastro Ferdinando Longoni, la IKUE-membroj per denova perletera baloto elektis lin prezidanto. (Pli precize: pro la fakto, ke la tiama estraro ĝis la morto de prezidanto Longoni ne dividis inter si la koncernajn postenojn, en februaro 1976 oni elektis lin, per absoluta plejmulto, vicprezidanto kun la tasko de aganta prezidanto.) Dum sia prezidanteco translokiĝis el Varsovio al Romo, kie movigis unuan centran oficejon de IKUE en Romo, kaj okazigis memorindan 37-a IKUE-kongreson en Częstochowa (700 kongresanoj, el 23 landoj, 4 episkopoj kaj pli ol 40 pastroj). Revigliĝis eldona agado, komenciĝis la E-elsendoj ĉe Radio Vatikana, estis aprobita la nuna Statuto de IKUE (kun la sekva, 31.01.1978, leĝe registriĝo de IKUE fronte al la itala leĝo kiel asocio sen profita celo), kaj "Espero Katolika" ricevis, 11.02.1978, juran agnoskon ĉe la Tribunalo de Romo. La kongreso, okazinta aŭguste 1977 estis sub la Alta Protektanto de Karolo Kardinalo Wojtyła, la posta papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu ne povis ĝin ĉeesti pro subita morto de episkopo Antoni Baraniak.

En Romo Bruno Valentini la 6-an de februaro intervjuis en Radio Vaticana, Esperanto-Sekcio Czesław Biedulski pri la IKUE-Kongreso kaj subita morto pro aŭtomobil-akcidento de patro Henryk Paruzel el Zabrze. Tie ankaŭ en 1978 kontribuis al "Espero Katolika" per enkondukaj artikoloj: Nun Kristo releviĝis el la mortintoj, Pentekosto, Por ke ni ne estu fremduloj, Por la unuiĝo de kristanoj, komunikis pri Ekumenaj datrevenoj kaj Telegramo de IKUE pri neatendita morto de Johano Paŭlo la 1-a. Krome en artikolo Ŝatataj Gelegantoj, Karaj IKUE-anoj prezentis la postkongresan numeron kune kun la raporto, verkis artikolon pri Aŭ neŭtrona bombo aŭ Sankta Francisko. Kaj por januaro 1979 fine kontribuas per enkondukaj vortoj Sur la sojlo de nova jaro, komunikoj pri apero de la 300-paĝa Decimala Katalogo, kiu listigis ĉ. 2000 librojn, 230 titolojn de revuoj kaj 357 sciencajn artikolojn en Esperanto en Lublin kaj pri okazontaj Spiritaj Ekzercoj en Gostyń kaj finfine per Rezulto de balotado. En 1978 li anoncis sian rezignon je la prezidanteco ĝis decembro restante en la Centra Oficejo.

Funebra entombigo okazis la 23-an de aprilo en Lublin, en la Monda Tago de la Libro.

Sciencaj publikigaĵoj redakti

en la pola lingvo

  • librorecenzanto: Jerzy Strojnowski, Psychofizjologia J. Śniadeckiego (Psikofiziologio de Jędrzej Śniadecki), Kosmos A, kajero 6/1969, p. 646-648
  • Z problematyki celowościowej interpretacji biokosmosu. Pojęcia podstawowe, p. 191-203, "Roczniki Filozoficzne", Katolika Universitado de Lublin, volumo 20, kajero 3
  • Teleologiczna interpretacja przyrody u polskich neotomistów, p. 107-124, en "Roczniki Filozoficzne", volumo 21, kajero 3, Lublin 1973
  • Stan badań polskich i radzieckich nad bioplazmą, p. 27-38, en Kosmos A, kajero Varsovio 1973
  • Ewolucyjny charakter bioluminiscencji, p. 575-591, en Kosmos A, kajero 6, Varsovio 1973
  • Bioluminiscencja wyrazem plazmowych procesów w układach żywych, p. 141-152, Pierwsza w Polsce konferencja naukowa poświęcona bioplazmie (La unua en Pollando scienca konferenco dediĉita al bioplasmo), p. 153-155, en "Roczniki Filozoficzne", volumo 22, Lublin 1974, kajero 3 Lublin 1975
  • Zagadnienia bioluminiscencji w świecie żywym, p. 241-246, en: Włodzimierz Sedlak, Podstawy bioakustyki kwantowej, Lublin 1978
  • Rys historyczny bioelektroniki (Historia skizo de bioelektroniko), p. 9-13, en: Bioelektronika, Lublin 1979
  • Kazimierz Dąbrowski (1902-1980). Twórca polskiego ruchu higieny psychicznej (Kazimierz Dąbrowski (1902-1980). Kreinto de la pola movado de psika higieno), p. 149-155, en: ?

en Esperanto

Eldonisto redakti

  • Sergiusz Riabinin, Sankta Francisko. Poeziaĵoj, desegnoj, ekslibrisoj, gravuraĵoj Zbigniew Jóźwik, redakto kun antaŭparolo Czesław Biedulski, tradukis Szymon Wejland, IKUE, Romo 1977, p. 148
  • Kongresa Libro, 37. IKUE Kongreso en Ĉenstoĥovo 17-21 VIII 1977, IKUE-Centro, Romo, p. 112
  • Irena Bednarz, Bibliografio de la esperanto-eldonaĵoj aperigitaj en Pollando 1945-1979, Romo 1979, p. 29
  • (redaktoro) Katalog polskich prowincji Ojców Kapucynów (Katalogo de la polaj provincoj de patroj kapucenoj), la eldono de ambaŭ polaj provincoj, Romo-Varsovio 1979, p. 209
  • Edward T. Wojtakowski, Decimala katalogo de la planlingva literaturo ĉe Universitata Biblioteko de la Katolika Universitato en Lublino, Romo-Lublino 1979, p. 303
  • Sergiusz Riabinin, Bezsilne są kolczaste druty, Niepokalanów 1979
  • Zbigniew Jóźwik, Motyw dziecięcy w ekslibrisach..., Rzym 1979
  • Anna Grabowska, Edward Wojtakowski, Katalogo de Esperanto-periodaĵoj ĉe Universitata Biblioteko de Katolika Universitato en Lublin, Katalog Czasopism Esperanckich w Bibliotece Uniwersyteckiej K.U.L., Lublino-Romo 1981, p. 87
  • Georgo Korytkowski, Internacia lingva komunikado en la Eklezio kaj nuntempa mondo, Ritmo, Varsovio 1986, p. 89 ISBN 83 7013 020 8
  • Piotr Łossowski, Likwidacja Uniwersytetu Stefana Batorego przez władze litweskie w grudniu 1939 roku (Likvido de Universitato je la nomo al Stefan Batory fare de litovaj regopovoj), Interlibro, Warszawa 1991, ISBN 83-85161-26-0
  • Martine, Seks i astrologia (Sekso kaj astrologio), traduko Małgorzata Halabda, korekto Krzysztof Śliwiński, Wydawnicto Interlibro, p. 280, ISBN 83-85161-35-X
  • Wiesław Tomaszewski (prilaboro), Sankta Meso kadre de la Internacia Ekumena Kongreso en Gliwice, Esperanto-Sekcio de la Klubo de Katolika Intelektularo en Varsovio, Wydawnictwo Interlibro, Varsovio 1999, p.16, ISBN 83-85161-84-8

Tradukisto redakti

Familia vivo redakti

Filo de Czesław, ŝuisto kaj Helena Stachowicz, dommastrino. Li havis du pli junajn gefratojn. Kiel infano estis mesoservanto kaj volis esti pastro. En kapucena ordeno fartis tre bone. Post dekkelkaj jaroj travivis certan krizon - enamiĝis al polistino, diplomitino de Jagelona Universitato. Marte 1979 decidis rezigni pri fraŭleco - junie 1985 ricevis konsenton de Vatikano. Septembre de la sama jaro nuptis Teresa Głowacka, la instruistinon de varsoviaj mezlernejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Esperantistoj de Lublinio redakti

Bibliografio redakti

Fontoj redakti

  • Universitata Arkivo de Katolika Universitato en Lublin
  • Curriculum vitae, Lublin 2008

Eksteraj ligiloj redakti