Czesław Kaczmarek

Czesław KACZMAREK (naskiĝis la 16-an de aprilo 1895 en Lisewo Małe, proksime al Sierpc, mortis la 26-an de aŭgusto 1963 en Lublin) estis pola katolika episkopo, dioceza episkopo en Kielce en la jaroj 1938–1963.

Czesław Kaczmarek
Persona informo
Czesław Kaczmarek
Naskiĝo 16-an de aprilo 1895 (1895-04-16)
en Lisewo Małe
Morto 26-an de aŭgusto 1963 (1963-08-26) (68-jaraĝa)
en Lublino
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Higher Theological Seminary in Płock vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Postmilita periodo redakti

Baldaŭ post liberiĝo, aŭtune 1945 li ligis amikajn rilatojn kun ambasadoro de Usono Arthur Bliss Lane. Tio kaŭzis ekinteresiĝon de la Ministerio de Publika Sekureco.

Post pogromo de Kielce (la 4-an de julio 1946) li establis komisionon por esplori ties cirkonstancojn. Prezidantecon de la komisiono transprenis pastro profesoro Mieczysław Żywczyński. Konkludoj de la komisiono estis fundamento de la verkita la 1-an de septembro 1946 raporto, kiun Kaczmarek transdonis al la usona ambasadoro.

Aresto kaj montra proceso redakti

La 20-an de januaro 1951 estis arestita kun riproĉoj de spionado favore al Usono kaj Apostola Seĝo, faŝismigo de la socia vivo, kontraŭleĝa valuto-komerco kaj kunlaboro kun germanoj. En enketa arestejo de la ministerio estis torturita la tutan tempon.

Dum falsigita proceso, kiu komenciĝis la 14-an de septembro ĉe Armea Regiona Juĝejo en Varsovio kaj daŭris ĝis la 22-a li konsentis kun riproĉataj agoj laŭ la komunistaj regopovoj. La akuzaĵo estis sankciita en Moskvo. Li estis kondamnita al 12 jaroj de enkarcerigo pro gvidado de kontraŭŝtata kaj kontraŭpopola centro kaj pro kunlaboro kun germanoj, provo faligi la reĝimon de la Pola Popola Respubliko kaj propagando por vaŝingtonaj-vatikanaj potenculoj. Ceteraj pastroj estis kondamnitaj al 10, 9 kaj 6 jaroj kaj fratino al 5 jaroj. La proceso estis ankaŭ vualita atako kontraŭ kardinaloj Adam Sapieha, August Hlond kaj primaso Stefan Wyszyński.

Post la morto redakti

  • En 1990 episkopo Kaczmarek estis postmorte senkulpigita kaj rehonorigita.
  • En 1991 urba konsilantaro de Kielce ŝanĝis stratnomon de komunisto Marceli Nowotko je Episkopo Czesław Kaczmarek.
  • Prezidento Lech Kaczyński la 7-an de novembro 2007 distingis episkopon Kaczmarek per Granda Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Literaturo redakti

  • Marek Jedynak kaj aliaj, Omnia pro Christo Rege. Ksiądz Czesław Kaczmarek - Biskup Męczennik (Ĉio por la Reĝo Kristo. Pastro Ĉeslao Kaĉmarek - Episkopo Martiro)
  • ks. Jan Śledzianowski, Ksiądz Czesław Kaczmarek. Biskup Kielecki 1895-1963

Eksteraj ligiloj redakti