Dániel Arany [aranj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Arany Dániel estis hungara instruisto. Lia origina persona nomo estis Dávid.

Dániel Arany
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1863 (1863-07-11)
en Peŝto
Morto 18-an de januaro 1945 (1945-01-18) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto
Verkoj Mathematical and Physical Journal for Secondary Schools
vdr

Dániel Arany [1] naskiĝis la 11-an de julio 1863 en Pest (urbo), li mortis en januaro de 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dániel Arany devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Győr, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li estis asistanto en Akademio de Selmec. Inter 18931896 li instruis en Győr, kie li fondis signifan matematikan revuon. Ekde la studjaro 1896 li instruis en diversaj lernejoj de Budapeŝto. Depost la Hungara Sovetrespubliko li trude emeritiĝis. Kun sia edzino ili estis martiroj de holokaŭsto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Adalékok a kúpszeletek konstruktív elméletéhez (1890)
  • Algebra a középiskolák felső osztályai számára (1904)
  • Unterricht an den höheren Gewerbeschulen und gewerblichen Fachschulen (1912)

Memorigiloj redakti

  • placo en Budapeŝto
  • mezlerneja matematika konkurso

Fontoj redakti