Dániel Benkő (liutisto)

Dániel Benkő [benkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkő Dániel estis hungara liutisto, klasika gitaristo, altlerneja instruisto.

Dániel Benkő
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1947 (1947-07-29)
en Budapeŝto
Morto 15-an de decembro 2019 (2019-12-15) (72-jaraĝa)
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Béla Bartók Conservatory, Budapest • Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo klasika gitaristo • liutisto • muzikinstruisto • media personality
vdr

Dániel Benkő[1] naskiĝis la 29-an de julio 1947 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de decembro 2019.

Biografio redakti

Dániel Benkő apartenis al la armena minoritato de la lando. Li maturiĝis en muzikarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1969, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1971. Lia majstro estis László Szendrey-Karper. En la jaro de la diplomo li fondis orkestron, kiu ludis majstre verkojn de Bálint Bakfark. Li partoprenis en majstrokurso en Anglio inter 1971-1973. Ĝis 1976 li instruis gitarludon, poste liutludon en la Muzikarta Altlernejo. Krom la instruado li ofte koncertis. Li ricevis premiojn en 1991 kaj 1998. En la 21-a jarcento lia vivo plene ŝanĝiĝis. Li estis ofta partoprenanto en distraj programoj de komercaj televizioj, kiuj ne decas al serioza liutisto. Tio ŝokis la muzikeman publikon.

Lia libro redakti

  • Botrány! - Elveszett királyságom története (Skandalo! - Historio de mia perdita reĝeco, 2008)

Fontoj redakti

Referencoj redakti