Dániel Kanka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kanka Dániel (naskiĝis la 15-an de decembro 1776 en Hungara reĝlando en Batizfalva (nuntempa Batizovce en Slovakio), mortis la 31-an de majo 1850 en Malsupra Aŭstrio en Hinterbrühl.[1]) estis hungara luterana teologo, instruisto.

Dániel Kanka
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1776 (1776-12-15)
en Batizovce
Morto 31-an de majo 1850 (1850-05-31) (73-jaraĝa)
en Vieno
Okupo
Okupo pedagogo
vdr

Biografio redakti

Dániel Kanka frekventis luteranan gimnazion ekde 1790 en Selmecbánya, poste li lernis teologion en Pozsony, fine li studis en universitato de Wittenberg ekde 1799. En 1801 li ekinstruis en Csetnek, inter 1804-1817 li estis lernejestro en Selmecbánya, poste li estis gimnaziestro en Modor. Li faris pli moderna la instruadon. Inter 1822-1844 li instruis en luterana teologia instituto en Vieno, poste li pensiuliĝis. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Programma breve, observationes de praesenti scholarum evang. A. C. Hungariae statu complectens (1806, 1809)
  • De nativa sermonis hungari euphonia (Nature bela eŭforio de la hungara lingvo), (1817) - studo
  • Denkschrift an die ungarische Nation, enthaltend einen Vorschlag zu einer Land-Expeditionnach Nord-West-Asien, zur Erforschung der ersten Sitze, und der daselbst sich noch befindenden Reste der alten Magyaren (1822)

Referencoj redakti

Literaturo redakti