Dénes FARKAS [dEneŝ farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Dénes estis hungara politikisto, parlamentano partiestro, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis boldogfailia patro estis József Farkas (politikisto), liaj fratoj estis Kálmán Farkas kaj Tibor Farkas (politikisto).

Dénes Farkas
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1884 (1884-10-01)
en Felsőbagod
Morto 11-an de aŭgusto 1973 (1973-08-11) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Farkas (politikisto)
Frat(in)o Tibor Farkas
Okupo
Okupo politikistoterposedanto
vdr

Dénes Farkas [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1884 en Felsőbagod, li mortis la 11-an de aŭgusto 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dénes Farkas frekventis benediktanan gimnazion en Sopron, poste li akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár). Post siaj studoj li laboris en la familia kaj luita bienoj. Li ŝatis okupiĝi ankaŭ brdado de ĉevaloj. Li estis ankaŭ aktiva en agrikultura partio kaj li kontribuis en gazetoj. Dum la mallonga nazia erao li plene retiriĝis, poste li denove estis aktiva. En 1946 li estis kunpartiestro, inter 1947 kaj 1949 li estis parlamenta deputito. Post fino de la mandato lia bieno kaj domo estis forprenitaj, eĉ li estis kondamnita je suspendita prizono pro "agitado". Iom poste li translokiĝis al Budapeŝto. Dum la Hungara revolucio de 1956 li aktiviĝis, post falo de la revolucio li estis kondamnita je 3 monatoj, poste li plene retiriĝis. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefiloin.

Fontoj redakti