Dénes Sándor

rumania hungara instruisto kaj esperantisto

Dénes SÁNDOR (laŭ kutima hungara sinsekvo SÁNDOR Dénes) ([ŝa:ndor de:neŝ], uzantonomo en Vikipedio Zetey, de julio 2014 Zetey2) (naskiĝis la 12-an de decembro 1936 en vilaĝo Zetea (Zetelaka), Rumanio, mortis la 12-an de aŭgusto 2016 en Miercurea-Ciuc (Csíkszereda), same en Rumanio) estis rumania hungara instruisto, esperantisto kaj vikipediisto.

Dénes Sándor
Persona informo
Aliaj nomoj Zetey
Naskiĝo 12-an de decembro 1936 (1936-12-12)
en Zetea (Zetelaka), Rumanio
Morto 12-an de aŭgusto 2016 (2016-08-12) (79-jaraĝa)
en Miercurea-Ciuc (Csíkszereda), Rumanio
Lingvoj Esperanto
Nacieco rumania hungara
Ŝtataneco RumanioHungario
Familio
Infanoj Levente SándorAnikó Sándor
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto • vikipediisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Kontribuado en Vikipedio
vdr

Vivo redakti

Lia gepatra lingvo estis la hungara.

Dénes Sándor ricevis bazlernejan diplomon en la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc en 1954 kaj mezlernejan instruistdiplomon pri la hungara lingvo kaj literaturo en 1959 en la Universitato Bolyai de Kluĵo.

Dénes Sándor instruis en Tulgheș, Ditrău kaj Miercurea Ciuc, li estis lernejestro en Ditrău kaj Miercurea Ciuc, fakinspektoro pri hungara lingvo kaj literaturo en rajono Gheorgheni kaj inter 1968 kaj 1984 en Distrikto Harghita. Inter 1990 kaj 2000 Sándor estis gvidantarano de Asocio NyIT kaj redakciano de periodaĵo NyITLapok (1990-1996). Li estis organizinto de 1991 de Somera Akademio Bolyai por instruistoj de hungara lingvo kaj literaturo, de studobjektkonkurso de hungara lingvo kaj literaturo por mezlernejaj gelernantoj de Sovata. Ekde la 1-an de novembro 2000 li estis emerito kaj li loĝis en Miercurea Ciuc. Li publikigis librorecenzojn kaj artikolojn en gazetoj Hargita, Hargita Népe, Csodaceruza, Tanügyi Újság, Közoktatás kaj NyITLapok. Li estis kunlaborinto pri ellaborado de mezlerneja lernplano por instruado de hungara literaturo en mezlernejo, kiu estis publikigita en revuo Korunk en 1998.[1]

Li estas la patro de reklamgrafikisto, fotisto Levente Sándor kaj de psikologino Anikó Sándor.

Studetaĵoj, recenzoj redakti

  • Számszimbolika Vörösmarty Mihály A Guttenberg-albumba című versében[2] aperis en Irodalom - tanári kincsestár, Budapeŝto, januaro 2002.
  • Világlátott egérke, librorecenzo pri la fabelromano de Sándor Kányádi en numero 1-a, oktobro 2001 de Csodaceruza.[3]
  • Világlátott egérke, studaĵo pri la porinfanaj prozaĵoj de Sándor Kányádi en la volumo Kortárs gyermekkönyvek, Cicero Könyvkiadó, Budapeŝto, 2001.
  • Fodor Sándor: Csipike, recenzo pri la fabelromanciklo en numero 2-a, novembro, 2001 de Csodaceruza,
  • Andersen világa etstudaĵo pri fabeloj de Andersen, en numero 4-a 2002 de Csodaceruza,
  • Mennyit ér a hetedik krajcár? interpretaĵo pri novelo Hét krajcár de Zsigmond Móricz en numero 5-a, 2002 de Csodaceruza[4][1]

Vikipediisto redakti

Li estis vikipediisto ekde januaro 2006 ĝis mallonge antaŭ sia morto.

Libro el vikipediaj artikoloj redakti

Referencoj redakti