Dénes Szabó (dirigento)

Dénes SZABÓ, [dEneŝ sabO], hungare Szabó Dénes estas hungara dirigento, profesoro, instruisto kaj korusestro.

Dénes Szabó
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1947 (1947-03-06) (77-jaraĝa)
en Makó
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Soma Szabó
Okupo
Okupo dirigentoinstruisto
vdr

Dénes Szabó naskiĝis la 6-an de marto 1947 en Makó.

Biografio redakti

Dénes Szabó frekventis gimnaziojn en Makó kaj Szeged, muzikan ĉeflernejon en Miskolc. Baldaŭe li edziĝis, poste havanta filinon kaj filon. Ekde 1969 li instruis en muzika lernejo de Nyíregyháza, kie li fondis infanan koruson Cantemus, poste ankaŭ aliajn korusojn. Inter 1977-1981 li plulernis por havi diplomon pri korusestro en Budapeŝto. Ekde 2001 li instruas ankaŭ en universitato de Debrecen. Li ricevis premion Kossuth en 2000, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Liaj korusoj atingis pli ol 50-foje unuajn lokojn en konkursoj de korusoj.

Fontoj redakti