Dévaványa
Dévaványa [dEvavAnja], rumane Devǎneşti estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, iam en subregiono de Szeghalom, nun en Distrikto Gyomaendrőd.
Dévaványa | |||
urbo | |||
|
|||
Areo | 217 km² (21 700 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 8 980 | ||
Poŝtkodo | 5510 | ||
Telefona antaŭkodo | 66 | ||
Vikimedia Komunejo: Dévaványa | |||
Retpaĝo: devavanya | |||
Situo redakti
Dévaványa situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Gyomaendrőd-Püspökladány.
Historio redakti
Dévaványa estis kampurbo inter 1523-1872, poste grandvilaĝo ĝis 1945, ĝis vilaĝo 1970. Poste denove ĝi estis grandvilaĝo, fine urbo ekde 2000.
En 1514 la loĝantoj patoprenis en ribelo de Georgo Dózsa. Dum la turka dominado la loko estis sultana bieno, sekve la loĝantoj ne suferis multe. En 1693 la tataroj prirabis la urbeton. En 1919 la rumanoj okupis la urbeton. Dum la 2-a mondmilito la judoj estis deportitaj.
La urban ekonomion karakterizas okupiĝo pri agrikulturo.
Vidindaĵoj redakti
- Kalvinana preĝejo (Dévaványa) de 1887 kun turo 63 metrojn alta
- baroka preĝejo Sankta Anna (Dévaványa) de 1810
Famuloj redakti
En Dévaványa naskiĝis pentristo Ferenc Berényi.