Dívčí kámen (en E-o: Knabina ŝtono, kaj ankaŭ Majdštejn) estas burgruino en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, ĉe kampurbo Křemže, 10 km norde de la urbo Český Krumlov (listigita al Monda heredaĵo de UNESKO), sur roka deklivo super la rivero Vltava.

Dívčí kámen
esperante: Knabina ŝtono
burgo
Vido al kortego
Oficiala nomo: Dívčí kámen
Deveno de nomo: Rožmberkidoj germanigis ĉeĥan nomon Dívčí kámen laŭmode al Maidštejn
Kromnomoj: Maidstein, Menštejn, Dívčák
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Křemže
Situo Dívčí kámen
 - koordinatoj 48° 53′ 21″ N 14° 21′ 25″ O / 48.88917 °N, 14.35694 °O / 48.88917; 14.35694 (mapo)
Stilo Gotiko
Materialo Ŝtono
Fondita 1350-1360
 - forlasita 1506
 - burgoruino 1540
Dinastio Rožmberkidoj
Devenaj posedantoj Jošt, Petr, Oldřich I. z Rožmberka, Jan
Por publiko alirebla
Plej facila aliro el Třísov
Proprumanto Křemže ekde 2005
Situo de burgo Dívčí kámen en Ĉeĥio
Situo de burgo Dívčí kámen en Ĉeĥio
Situo de burgo Dívčí kámen en Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dívčí kámen
Retpaĝo: www.divcikamen.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Ampleksa impona ruino de la gotika burgo, konstruitigita surloke de iama pratempa sidloko inter 1350-1384 de la plej potenca sudbohemia nobela familio Rožmberkidoj. Unu el la plej grandaj kaj plej gravaj burgoj de tiu nobela familio. En 1394 estis en ĝi mallonge arestata la ĉeĥa reĝo Venceslao la 4-a (filo de Karolo la 4-a, kiu skribe konfirmis fondodokumenton de la burgo).

La burgo plenumis rolon de armea kaj administra centro de ĉirkaŭaĵo. Tamen pagoj por riparoj estis tiom altaj, ke Petr z Rožmberka decidis en la jaro 1506 fini kun ili. La ekipaĵon li forveturigis al Český Krumlov kaj la burgon li lasis al ĝia sorto. Ekde la jaro 1541 ĝi estas notata kiel dezerta.

La burgoruino estas nuntempe libere alirebla kaj estas ŝatataj celoj por piedmigrado en la regiono.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala burga retpaĝo ĉeĥe, germane, angle (kun fotogalerio kaj videofilmo)