DC Comics

usona eldonejo de bildstrioj

La usona eldonejo DC Comics, parto de la konzerno Time Warner, specialiĝis pri publikigo de bildstrioj anglalingvaj. Krom eldoni libroformajn kajerojn bildstriajn, interalie ĝi ekde oktobro 2052 ĉiun duan monaton cirkuligas la satiran magazinon Mad, kiu ekde 1959 ankaŭ aperas en eldonoj ekster Usono, ekde 1960 ankaŭ en aliaj lingvoj krom la angla.

DC Comics
DC Comics, Inc.
comic publishing company • libroeldonejo vd
Dum 1977 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo National Periodical Publications, Inc.
Jura formo corporation
Fondintoj Malcolm Wheeler-Nicholson vd
Sidejo Burbank
Lando Usono
Posedata de Warner Bros. DiscoveryWarner Bros. vd
filiaj kompanioj Minx • WildStorm • Elseworlds • Vertigo • All Star DC Comics • Black Label • DC Focus • DC Ink • Paradox Press • Piranha Press • CMX • DC Zoom • Helix • Impact Comics • Tangent Comics • Zuda Comics vd
TTT Oficiala retejo
vdr

En la komenco, origino de la entrepreno estis Action Comics kiu enkondukis Superman.

Ŝatanto de bildstriaj serioj estas notintaj ke serio, unue eldonita en 1990 de DC Comics, nomita "The Books of Magic" ("La Libroj de Magio") de Neil Gaiman, enhavas multajn similaĵojn kun la romanoj pri Harry Potter de J. K. Rowling, aperintaj ekde 1997. Ili inkluzivas malhelharan junulon nomitan Tim Hunter kiu malkovras sian potencon kiel la plej pova sorĉisto de sia epoko renkontinte magiopovulojn, el kiuj la unua donacas al li sian magian strigon. Oficiale, J. K. Rowling neas scion pri tiu serio, kaj Neil Gaiman diris, ke li kredas la similojn aŭ koincidon, aŭ tiritaj el la samaj arketipoj de fantasto. Ĉar la firmunuiĝo Time Warner estas kaj la produktisto de la filmoj pri Harry Potter kaj la posedanto de DC Comics, estas tre malprobable ke estos ia leĝa proceso.

Eksteraj ligiloj redakti