Clive CAMPBELL (16a de aprilo, 1955), pli bone konata laŭ sia artista nomo DJ Kool Herc, estas jamajk–usona diskĵokeo al kiu oni atribuas la helpon al origina hiphopo en Bronkso, Novjorko, en la 1970-aj jaroj pere de sia "Back to School Jam",[1] okazinta la 11an de aŭgusto, 1973, en 1520 Sedgwick Avenue. Post lia juna fratino, Cindy Campbell, inspiriĝis por havigi kroman monon por vestoj por reveno al lernejo, ŝi decidis, ke ŝia pli aĝa frato, tima 16-jaraĝa, ludu muzikon por la najbaroj en sia loĝejaro.[2] Konata kiel "Fondinto de Hip-Hopo" kaj "Patro de Hip-Hopo", Campbell ekludis diskojn de forta funko de la speco tipigita de James Brown kiel alternativa kaj al la violenta bandokulturo de Bronkso kaj al la naskiĝinta populareco de diskoo en la 1970-aj jaroj.

DJ Kool Herc
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1955 (1955-04-16) (69-jaraĝa)
en Kingstono
Loĝloko Bronkso
Ŝtataneco Usono
Alma mater Alfred E. Smith Career and Technical Education High School
Familio
Frat(in)o Cindy Campbell
Okupo
Okupo diskĵokeomuzikproduktisto
TTT
Retejo http://djkoolherc.com/
vdr

Campbell izolis la instrumentan parton de la disko kiu emfazis la drum-frapon — nome "break" aŭ breĉo — kaj ŝanĝis el unu breĉo al alia. Uzante la saman dudisko-turnilon de la diskoaj DĴoj, li uzis du kopiojn de la sama disko por plilongigi la breĉon. Tiu breĉista diskĵokeo, uzante funkajn drumsolojn, formis la bazon de hiphopo. La anoncoj kaj alvokoj de Campbell al dancistoj helpis konduki al sinkopa, ritme parolata akompanado nune konata kiel repo.

La stilo de DJ Kool Herc estis tuj adoptita de figuroj kiel Afrika Bambaataa kaj Grandmaster Flash. Sed malkiel ili, li neniam eniris al komerce registrita hiphopo en sij dekomencaj jaroj.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • 2019 - Last of the Classic Beats (kun Mr. Green)

Gastaperoj redakti

  • Terminator X – "Herc's Message" el Super Bad (1994)[45]
  • The Chemical Brothers – "Elektrobank" el Dig Your Own Hole (1997)[46]
  • Substantial – "Sacrifice" el Sacrifice (2008)[47]

Notoj redakti

  1. "Party Over Here: An Oral History of Kool Herc's Historic Back-to-School Jam". Arkivigite je 2019-11-06 per la retarkivo Wayback Machine Mass Appeal. 11a de aŭgusto, 2017. Alirita la 27an de oktobro, 2019.
  2. Allah, Sha Be (11a de aŭgusto, 2018). "Today in Hip Hop History: Kool Herc's Party At 1520 Sedgwick Avenue 45 Years Ago Marks The Foundation Of The Culture Known As Hip Hop". The Source. Alirita la 27an de oktobro, 2019.

Bibliografio redakti

  • Chang, Jeff. Can't Stop Won't Stop: A History of the Hip-Hop Generation. St. Martin's Press, New York: 2005. (ISBN 978-0-312-42579-1)
  • Cross, Brian. It's Not About A Salary... Rap, Race and Resistance in Los Angeles. New York: Verso, 1993. (ISBN 978-0-86091-620-8)
  • Hager, Steven, "Afrika Bambaataa's Hip-Hop", Village Voice, 21a de septembro, 1982. Represita en And It Don't Stop! The Best American Hip-Hop Journalism of the Last 25 Years. Cepeda, Raquel (eld.). New York: Faber and Faber, Inc., 2004. (ISBN 978-0-571-21159-3)
  • Ogg, Alex, kun Upshall, David. The Hip Hop Years, London: Macmillan, 1999 (ISBN 978-0-7522-1780-2)
  • Shapiro, Peter. Rough Guide to Hip-Hop, 2a eld., London: Rough Guides, 2005 (ISBN 978-1-84353-263-7)
  • Toop, David. Rap Attack, 3a eld., London: Serpent's Tail, 2000 (ISBN 978-1-85242-627-9)