DKW

DKW, Dampf-Kraft-Wagen (en germana: "vapor-pelita aŭto") aŭ simple DKW estis historia marko de motorcikloj kaj aŭtoj. Ĝi estis fondita en 1916 fare de la dana inĝeniero Jørgen Skafte Rasmussen, kiu establis la fabrikon en Zschoppau, Saksio (Germanio) kun la celo produkti vic-pecojn por vapormaŝinoj. Samjare li klopodis produkti aŭton vaporpelitan, kiun li nomis «DKW». En 1919 li konstruis dutaktan motoron, ludilan, malsukcese; li nomis ĝin Des Knaben Wunsch — «la infana deziro». Li adaptis version iom modifitan de tiu motoro sur motorciklon kaj nomis ĝin Das Kleine Wunder - «mirindaĵeto». Tiu estis la reala komenco de la marko DKW, kiu en la 1930-aj jaroj estis la plej granda tutmonda produktanto de motorcikloj.

Deutschland Konzern Wanderer
Deutschland Konzern Wanderer
aŭtomobilo-faranta firmao • motorcycle manufacturer vd
Dum 1916 - 1966
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Jørgen Skafte Rasmussen vd
Sidejo Chemnitz
Lando Germanio
Posedata de Volkswagen vd
vdr
DKW F1 (1931)

En 1932 DKW kuniĝis kun Audi, Horch kaj Wanderer formante Auto Union, kiu estis akirita de Daimler-Benz en 1957. Poste, en 1964, la grupo Volkswagen akiris la malnovan fabrikon de Audi en Ingolstadt, same kiel la markojn de la grupo Auto Union. Meze de la 1960-aj jaroj la publiko kliniĝis al pli komfortaj modeloj kun kvartaktaj motoroj, malprofite al tiuj dutaktaj. Tiel, en 1966, oni ĉesis produkti la lastan aŭton fabrikitan de DKW: nome la F102; post tio la marko malaperis.