DOCSIS (angle Data Over Cable Service Interface Specification) estas normo kiu difinas la regulojn kaj protokolojn de interfacoj, de komunikado kaj agordo por sistemoj de transporto de datumoj kaj aliro al Interreto uzantaj la malnovajn retojn de televido per samaksa kablo. Ĝi ebligas aldoni transigon de datumoj, kun granda rapido, al ekzistantaj sistemoj de kabla televido.

Diagramo de HFC-reto

DOCSIS estas uzata de multaj operatoroj de kabla televido por provizi aliron al Interreto super sia ekzistanta hibrida infrastrukturo HFC (angle Hybrid fiber-coaxial, "Hibrida fibro-samaksa kablo") kiu estas aŭ estis uzata por kabla televido.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Data Over Cable Service Interface Specification en la franca Vikipedio.