DVB-T, akronimo por Digital Video Broadcasting-Terrestrial (anglalingve por "cifereca video-elsendo tersurfaca") estas variaĵo de cifereca video-elsendo per antenoj kaj sendostacioj ĉe la tersurfaco. La variaĵo DVB-T precipe uzatas en pluraj eŭropaj, aziaj kaj afrikaj ŝtatoj kaj en Aŭstralio kiel normo por la perigo de cifereca televido kaj radio per antenoj. La nordamerika paralelaĵo nomiĝas ATSC (de la usona organizaĵo Advanced Television Systems Committee, "komitato pri progresintaj televidaj sistemoj"), la japana paralelaĵo ISDB (akronimo por Integrated Services Digital Broadcasting, "cifereca dissendigo de integritaj servoj", ankaŭ uzata en multaj ŝtatoj de Sudameriko) kaj la ĉina paralelaĵo DTMB (akronimo por Digital Terrestrial Multimedia Broadcast, "cifereca tersurfaca plurmedia dissendigo").

tutmondaj normoj por cifereca televido, blue la normo DVB-T

La normo DVB-T en la diversaj ŝtatoj parte konatas pli sub aliaj, nacilingvaj nomoj kaj mallongigoj: Ekzemple en Britio kaj Irlando uzatas la nomo „Digital Terrestrial Television (DTT)“ kaj ankaŭ, tiom kiom temas pri senkostaj programoj, „Freeview“, en Hispanio uzatas la nomo „Televisión Digital Terrestre (TDT)“ aŭ en Francio la nomo „Télévision numérique terrestre (TNT)“.