La daŭo (arabe دَاوَ, dāwa IFA:[daːwa], angle dhow IFA:[daʊ]) estas tradicia araba velŝipo.

Daŭ (velŝipo araba) proksime al Dar es Salaam, Tanzanio
Konstruado kaj riparo de daŭoj en Zanzibaro

Priskribo redakti

La daŭo estas velŝipo kun unu aŭ pluraj mastoj. La daŭo havas konsiderindan ŝarĝkapaciton rilate al sia grandeco pro la profunda ŝarĝospaco.

Granda daŭo velas kun ŝipanaro de ĉirkaŭ tridek maristoj, por malgranda daŭo dek du sufiĉas.

Tradicie, la daŭo estis uzita de arabaj komercistoj por ŝipi varojn. Hodiaŭ, la daŭo ofte transportas relative pezan kargon kiel trinkakvon kaj fruktojn; ĝi estas ankaŭ asociita al la komerco de perloj.

Historio redakti

La daŭo devenas de Hindio, antaŭ 600 a.K. Poste, la tekniko de la daŭo disvastiĝis al la Mezoriento. Hodiaŭ, la daŭo restas ankoraŭ vaste uzata.

Heraldiko kaj simboloj redakti

La daŭo estas unu el la naciaj simboloj de Kataro: la daŭo troviĝas sur la emblemo de Kataro kaj sur la emblemo de la firmao Q8, la ŝtata naftofirmao de Kuvajto.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • zu Mondfeld, Wolfram. (1987) Die arabische Dau (germane). Bielefeld: Delius Klasing. ISBN 3-7688-0283-3.
  • Hawkins, Clifford W.. (1977) The dhow: an illustrated history of the dhow and its world (angle).