Dahran, ankaŭ literumita Zahran, arabe الظهران estas universitata urbego, grava administra centro por la sauda-arabia naftoindustrio en Sauda Arabio en Regiono Ŝarkija. Ĥubar, Dammam kaj Dahran formas triopon. Laŭ alia senco Ĥubar kaj Dahran estas antaŭurboj de Dammam.

Dahran
urbego
Administrado
Poŝtkodo 31261
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 138 135  (2012) [+]
Loĝdenso 1 381 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 16′ N, 50° 9′ O (mapo)26.26666666666750.15Koordinatoj: 26° 16′ N, 50° 9′ O (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Areo 100 km² (10 000 ha) [+]
Dahran (Sauda Arabio)
Dahran (Sauda Arabio)
DEC
Dahran
Dahran
Situo de Dahran

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dhahran [+]
vdr
Domo en Dahran
Domego en Dahran, kiun trafis atako de teroristoj en 1996

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Dahran situas en najbareco de Ĥubar kaj Dammam en orienta parto de la lando. Ankaŭ Persa Golfo estas tre proksime. Dammam troviĝas 15, Rijado 378 km.

Historio redakti

Dahran aperis en mapoj en la 1930-aj jaroj, ĉar grandaj naftorezervoj estis identigitaj en la areo en 1931 kaj 1935. Standard Oil faris la unuan komercan naftoputon, poste la firmao establis filion en Sauda Arabio. Dahran estis hejmo de la ĉefsidejo de tiu filio dum 80 jaroj. Dum 2-a mondmilito en 1940 la italoj bombardis la naftocentron, tamen ĉefe Barejnon, kaŭzante nur malmulte da difektoj. En 1945 Usono konstruis aerbazon, poste aliaj armeajn instalaĵojn. En 1950 Dahran havis nur 7,000 loĝantojn. Dum la Golfa Milito la grandurbo estis la sceno de terorisma bombatako en 1991. 19 soldatoj mortis, kelkcent vundiĝis (ankaŭ civiloj).

Ekonomio redakti

En Dahran la plej granda parto de la petrolo estas eksportita, ĉar lokaj bezonoj postulas proksimume 12%. Krom la naftonegoco menciindas la usona armea ĉeesto. En Dahran estas la sidejo de la enorme granda naftentrepreno Saudi Aramco.

Trafiko redakti

La menciitaj 3 urboj kun havas bonajn vojajn ligilojn al la enlanda reto, eĉ helpe de digo al Barejno. En 1946 flughaveno ekfunkciis, sed nun tio apartenas al la armeo. La komuna internacia flughaveno situas 40 km de Dahran. Industria fervojo ekzistas al Rijado. En la urbego nur kelkaj aŭtobusoj trafikas, sed la taksioj oftas.

Klimato redakti

Dahran havas dezertan klimaton. En la plena jaro pluvas 108 mm, inter junio-oktobro ne pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C. La ventoj kutime blovas en la fruaj monatoj de la somero, alportante polvojn, kiuj povas redukti videblecon al kelkaj metroj. Tiuj ventoj povas daŭri eĉ ses monatojn.

Fontoj redakti