Dajoj
La dajoj estas unu el la 56 oficiale agnoskitaj etnaj minoritatoj en la Popolrespubliko de Ĉinio. Sub la nomo "dajoj" (ĉine: 傣族, Dǎizú) pluraj strete parencaj tajaj etnoj en la provinco Junano (Yunnan) estas kunprenataj. La dajoj vivas precipe en la Aŭtonoma Distrikto Xishuangbanna de la daja nacieco, kaj en la Aŭtonoma Distrikto Dehong de la daja kaj de la jingpoa nacieco. Ili troviĝas ankaŭ en Laoso, Vjetnamio, Tajlando kaj Mjanmaro.
Dajoj | |
---|---|
etno | |
Tai peoples | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Dai | |
Religio | |
La dajoj nombris iomete malmulte ol 1,2 milionon da homoj, dum la fino de la 20-a jarcento[1].
Nomo redakti
La nomo "tajoj" ankaŭ estas uzata en Esperanto por ĉi tiu etno "dajoj".[2] Ili iom estas vidataj kiel du dialektaj grupoj nomataj Tai Nüa kaj Tai Lü.
Religio redakti
La plej multaj dajoj estas anoj de la teravada-budhismo.