En la Hinduisma kasta sistemo de Hindio, dalito estas homo kiu ne apartenas al iu ajn varno (kiu malsamas de la ĝatiokasto), kaj do estas teorie ekster la kasta sistemo. Oni ofte nomas ĉi tiun grupon da homoj la "netuŝebluloj", ĉar tradicie pli alt-kastaj homoj devas ilin ne tuŝi.

Dalito
kastoetno
hinda kasto
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
La procentoj de dalitoj en Hindio aktuale en 2011. La ŝtato Panĝabo havas altan procenton de dalitaj membroj
La malriĉulejo Dharavi en Mumbajo . Granda parto de la loĝantoj estas dalitoj [ 1 ] Foto el 2016
Dharavi, loĝloko en Mumbajo kun multaj malriĉuloj de kiuj granda parto estas dalitoj[1]. Foto el 2016

La dalitoj estas homoj kiuj tradicie faras laborojn kiuj estis vidataj kiel ne-puraj aŭ malalt-rangaj de la Hinduisma socio, ekzemple lavi vestaĵojn, purigi necesejojn, labori kun mortintaj bestoj aŭ tuŝi kadavrojn. Tradicie, ili estis traktitaj kiel malsupera kategorio, kaj ekzistis multaj aferoj kiujn ili ne rajtis fari. Ili estis devigataj vivi en apartaj kvartaloj, kaj ili ne rajtis havi iun ajn kontakton kun pli alt-kastaj homoj. Ili ne rajtis trinki akvon de puto uzata de la pli altaj kastoj, aŭ eĉ promeni en apartaj kvartaloj, kaj homoj de pli altaj kastoj evitis eĉ ilian ombron en kelkaj kazoj.

Homoj estas konsiderataj dalitoj se ili naskiĝis en dalita familio, kaj ne eblas ŝanĝi tiun sorton dumvive. La dalitoj mem, same kiel la cetero de la Hinduistoj, dividiĝas en multajn ĝatiojn, kiuj estas heredaj grupoj kies membroj ofte havas la saman familian nomon kaj ĉiam geedziĝas inter si, kaj kutime ĉiuj faras la saman laboron aŭ laborojn.

La dalitoj estas konsiderataj la plej malalt-rangaj homoj en la kasta sistemo, ĉar laŭ la Hinduisma kredo la homoj dividiĝas inter la apartenantoj al la kvar varnoj, la Brahmanoj, la Vajŝjoj, la Kŝatrijoj kaj la Ŝudroj, kiuj devenas de malsamaj korpopartoj de la dio Puruŝa, kaj fine la Dalitoj, kiuj ne devenis de lia korpo.

La vorto dalito estas uzata nur de kelkaj jardekoj, kaj ĝi signifas "subpremataj homoj".

Nuntempe, oni kalkulas ke estas ĉirkaŭ 130 milionoj da dalitoj en Hindio. La kasta sistemo estas multe malpli rigide sekvata nun ol en la pasinteco, ĉefe en la pli grandaj urboj. Tamen, kastoj ankoraŭ havas gravecon en la Hinda socio, kaj ĉefe en kamparaj regionoj ankoraŭ ekzistas diskriminacio kontraŭ la dalitoj, kaj ĝenerale dalitoj ankoraŭ estas averaĝe pli malriĉaj ol aliaj Hindoj. Ankoraŭ estas rare ke Hinduistoj geedziĝas ekster sia kasto.

La Hinda konstitucio malpermesas diskriminacion surbaze de la kasto, kaj oni rezervas proporcion de la lokoj en Hindaj publikaj oficejoj, lernejoj kaj institucioj al dalitoj, por helpi ilin. Ĉi tio estas tre delikata politika demando en Hindio, ĉar la homoj de aliaj kastoj ofte protestas kontraŭ ĝi.

Ne-registaraj organizaĵoj redakti

La Nacia Kampanjo pri Dalitaj Homaj Rajtoj (NCDHR) fondita en 1998 fare de dalitaj homrajtaj aktivistoj, estas unu el multaj organizaĵoj kiu dediĉas sin al la eliminado de kasta diskriminacio. Ĝiaj ĉefaj celoj estas "respondecigi la baratan ŝtaton pri ĉiuj malobservoj de homaj rajtoj faritaj kontraŭ dalitoj, sentivigi la civilan socion per altigo de videbleco de la dalita problemo, kaj fari justecon al dalitoj viktimoj de diskriminacio kaj perforto"[2]. La Internacia Dalita Solidareca Reto, fondita en 2000, estas alia organizaĵo kiu maltrankviliĝas pri kasta diskriminacio kaj similaj diskriminacioj bazitaj sur laboro kaj deveno. Ĝi aperis kiel reto de naciaj solidarecaj grupoj de afektitaj landoj kiel tiuj en Suda Azio kaj eĉ Okcidentafriko.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti