Dallas

urbo en Teksaso, Usono
(Alidirektita el Dallas (Teksaso))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dallas (apartigilo)

Dallas estas milionurbo (ankaŭ universitata urbo) en Teksaso, Usono. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 1 304 379 loĝantoj sur areo de 996,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 309 loĝantoj/km².

Dallas
Fotomontaĵo
urbo de Usono • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Kantono kantono Dallas (Teksaso)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 304 379  (2020) [+]
Loĝdenso 1 309 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 47′ N, 96° 49′ U (mapo)32.779166666667-96.808888888889Koordinatoj: 32° 47′ N, 96° 49′ U (mapo) [+]
Alto 131 m [+]
Areo 996,577625 km² (9 965 7.7 625 ha) [+]
Dallas (Teksaso)
Dallas (Teksaso)
DEC
Dallas
Dallas
Situo de Dallas
Dallas (Usono)
Dallas (Usono)
DEC
Dallas
Dallas
Situo de Dallas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dallas, Texas [+]
vdr

Dallas estas mondkonata pro sia komputila kaj telekomunika industrioj, kun entreprenoj kiel AT&T - interalie en 1958 ĉi tie inventiĝis la unua Integra Cirkvito (IC). Dallas kun Fort Worth, Arlington, Denton, Plano kaj aliaj apartenas al urbaro. La urbo estas la administra centro de samnoma kantono Dallas.

Nubskrapuloj de Dallas
Sigelo de Dallas
Loko de Dallas en Teksaso.
Urbocentro de Dallas

Geografio redakti

Dallas etendiĝas sur ebenaĵo laŭ rivero en alteco je 137-168 metroj kaj lokiĝas ĉe 32° 47′ N 96° 47′ U / 32.783 °N, 96.783 °U / 32.783; -96.783 (mapo).

Historio redakti

La loko apartenis en la 18-a jarcento ĝis 1821 al Nova Hispanio, kiu estis hispana kolonio. Dallas fondiĝis en 1841 kaj post 4 jaroj Usono okupis ĝin. Tiutempe oni okupiĝis pri terkultivado. Dallas oficiale urbiĝis en 1856. Ekde 1873 trajno interligas la urbon kun la cetraj regionoj. La liverado de kotono estis pli facila kaj evoluis la komercado, poste la edukado.

Ekonomio redakti

Dallas baziĝas unuavice je bankentrepreno, komercado, telekomunikadoj, komputila teknologio, energio, kaj transportado.

Klimato redakti

Dallas havas subtropikan klimaton. Foje somere la temperaturo atingas eĉ 40 °C-ojn, vintre malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 950 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Trafiko redakti

La ĉefa flughaveno havas la nomon "Dallas/Fort Worth International Airport" (DFW). Dallas estas nodo de aŭtovojoj kaj fervojaj linioj.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti