Dalmata hundo

raso de hundoj

Dalmata hundo[1] (aŭ neprecize sed kelkfoje Dalmato;[2] kroate Dalmatinac) estas hundraso el Kroatio.[3][4] Ĝi ŝuldas sian nomon al la historia regiono Dalmatio. Ties ĉefa karaktero estas ilia senegala hararo makulita nigre surblanko aŭ brune surblanko. Naskinte, la idoj ne havas tiajn makulojn, kiuj aperas en tuta ties korpo dum la unua vivojaro. La hiperuratemio oftas inter la dalmatuloj, ofte konsiderataj la nuraj urikotelaj mamuloj. Alia trajto de genetika deveno propra de tiu raso estas alta dispozicio al la surdeco.

Dalmata hundo
Dalmata hundo
Dalmata hundo
FCI-norma n-ro 153
  • Sen laborekzameno
Deveno:

Kroatio

Aliaj nomoj:

Dalmatinac

Postkola alto:

virhundo 56–61 cm
hundino 54–59 cm

Pezo:

virhundo 27–32 kg
hundino 24–29 kg

Listo de hundorasoj
vdr

Ĝi estis uzata por akompani la kaleŝojn de la aristokrataro, ĉar ili funkciis kiel simbolo de statuso por la nobelaro ke tia hundo kuru ĉe la ĉevaloj. Tamen antaŭ tiu uzado fare de la aristokratoj en Anglio, oni supozas ke ankaŭ akompanis ĉarojn serve kiel zorgohundo. Ĝi estis uzata ankaŭ kiel paŝtisto kaj en okupoj rilataj al militoj. Ĉefe ili estis maskotoj de fajrestingistoj kaj de staloj. El la libro verkita de Dodie Smith en 1956, titole: «One Hundred and One Dalmatians», ties populareco ege pliiĝis kaj ĉefe kiam tiu venis adaptita al kino en samnoma usona filmo de Walt Disney.

Referencoj redakti

  1. Laŭ la vortarego "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", paĝo 291, kapvorto "Dalmatiner"
  2. http://www.espero.com.cn/old/epch/18s/86-a/uk-5.htm uzanta terminojn ambaŭ "dalmataj hundoj" kaj "la 101 Dalmatoj". Dalmato laŭ PIV estas ano de la gento de Dalmatio.
  3. ''Fédération Cynologique Internationale Standard of Dalmatian'', No. 153, dated 14 April 1999. Fci.be. Arkivita el la originalo je 2013-11-01. Alirita 26-an de oktobro 2011.
  4. Dalmatian - FCI Standard. Alirita 12-an de aŭgusto 2013.

Eksteraj ligiloj redakti