Dalmatia estis provinco de la Romia Imperio.

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Dalmatia, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis multe pli grandan teritorion ol tiun de la hodiaŭa Dalmatio, kiu kovras la sudon de Kroatio: la romia provinco krome kovris la plejparton de Bosnio, Serbio, Montenegro kaj ankaŭ la nordon de Albanio.

Jam dum la jaro 167 antaŭ Kristo la romia armeo konkeris la regionon kaj venkis la tieajn dalmatajn ilirojn. Tamen nur dum la jaro 8 antaŭ Kristo Dalmatia sub imperiestro Aŭgusto Cezaro iĝis formala provinco. Tiuepoke finiĝis antaŭa epoko de ribeloj de la iliroj, kies lastan grandan batalon dum la 3-a jardeko antaŭ Kristo venkis la romia armeo sub imperiestro Oktaviano. La ĉefurbo de Dalmatia estis Salonae (la hodiaŭa urbeto Solin), borde de la Adriatika Maro.

Gravaj urboj redakti