Damanhur (templo de la homaro)

La Federacio de Damanhur, ofte simple nomate Damanhur, estas vivkomunumo, ekovilaĝo kaj spirita komunumo troviĝinta en Ivrea, en la Piemonta regiono de norda Italio je 50 km norde de la urbo Torino. La komunumo havas sian propran konstitucion kaj valuton, la Credito. La flago de Damanhur estas flava kun duobla kvadrato kun la simbolo de senfineco. La simbolo de Damanhur estas la leontofloro.

Damanhur
mikronaciointenca komunumo • religia komunumo • nova religia movado
Komenco 1975 vd
Geografia situo 45° 25′ 1″ N, 7° 44′ 51″ O (mapo)45.4169157.747598Koordinatoj: 45° 25′ 1″ N, 7° 44′ 51″ O (mapo)
Lando(j) Italio vd
Sidejo Vidracco
Damanhur (templo de la homaro) (Italio)
Damanhur (templo de la homaro) (Italio)
DEC
Damanhur (templo de la homaro)
Damanhur (templo de la homaro)
Map
Damanhur (templo de la homaro)
Fondinto(j) Oberto Airaudi vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Templo de la Homaro en Damanhur

La komunumo estis fondita en 1975 de Oberto Airaudi kun ĉirkaŭ 24 adeptoj kaj ĝia anaro kreskis al 700 en la jaro 2001.

La anaro de Damanhur konsistas el adeptoj de Nova Epoko kaj parte el novpaganaj kredoj. Ili akiris famon en 1992 pro la novaĵo ke ili kreis subteran templon kiu estis komencita en 1978 sub kompleta sekreteco. La italaj aŭtoritatoj ordonis la haltigon de la konstrulaborojn ĉar ĝi estis konstruita senaprobe, kvankam ili rajtis daŭrigi kun la internaj artaĵoj. Retroaktiva permeso estis poste donita [1]. Ricevi la atestilon estas mejloŝtono en la vivo de la komunumo, kaj kiel rezulto, Damanhur kreskis kaj malfermiĝis al la mondo. Kun la malfermo de la pordegoj al vizitantoj estis malkovrita la katedralo konata kiel la "Temploj de Homaro", komplekso de konstruaĵoj konstruitaj tute permane en la flankon de la monto. La temploj estas ornamitaj per kolorvitraj fenestroj, mozaikaj verkoj, skulptaĵoj, murpentraĵoj kaj grandegaj artaĵoj kun sanktaj spiritaj signifoj. La strukturoj estis kreitaj de membroj de la komunumo kun la intenco veki la dian fajreron en la tuta homaro. La komunumo multe disetendiĝis tra la jaroj sed restis fidela al la origina vizio, kaj komunuma vivo ankaŭ baziĝas sur etikaj kaj spiritaj valoroj kaj harmonio kun naturo kaj ĝiaj fortoj. La komunumo vivas laŭ spirita vojo kiu kombinas antikvan spiritan scion kune kun Nova Epoko kaj novpaganaj fundamentoj.

La Damanhur-komunumo evoluigis povigan edukan sistemon kaj la lernejo de la komunumo estas en granda postulo inter gepatroj de la areo same kiel de malproksimaj lokoj. Gepatroj moviĝas al la areo por sendi siajn infanojn al Damanhur lernejo. La lernejo ankaŭ akceptas ne-komunumajn studentojn kontraŭ pago.

Vivo en Damanhur redakti

 
Damanhur

Civitanoj partoprenas en unu el pluraj vojoj, depende de ilia propra prefero. Ekzistas multaj vojoj i.a. la Vojo de la Orakle, la Vojo de la Monaĥo, la Vojo de la Kavaliro, la Vojo de Sano, la Vojo de la Vorto, la Vojo de Arto kaj Laboro. Plejmulte de la civitanoj de Damanhur vivas en domoj de 10-20 homoj ĉiu, kune grupitaj en la Federacio de Damanhur. Geedziĝo funkcias sur renoviga bazo, laŭ la volo kaj bezonoj de la familianoj.

Por emfazi la gravecon de procezoj de ŝanĝo, humuro kaj respekto al vivo, multaj el ili elektas alian nomon por planto aŭ besto, kiun ili uzas en la ĉiutaga vivo. Ĉiuj lernas evoluigi siajn talentojn kaj superi siajn malfortojn kaj estas petataj helpi siajn kunulojn en la procezo.

La Damanhuroj preferas naturajn resanigajn metodojn, kaj sanan tutecan pejzaĝon, sed sen ignori sciencon kaj medicinon. La celo estas plilongigi vivon havante kiel eble plej malmulte da efiko al la medio. Se necese, ili uzas novigajn teknologiojn por protekti sanon kaj naturon. Ĉiu civitano devas elekti vojon de partopreno kaj kontribuo al la komunumo laŭ siaj kapabloj kaj karaktero. Ekzemple: Tiuj la Orakla vojo okupiĝas pri konsilado. Homoj de la monaĥa maniero okupiĝas pri evoluo kaj spirita gvidado. Tiuj de la Kavalira Maniero ricevas rolojn por helpi aliajn. Tiuj de la sanaj vojoj - okupiĝis pri resanigo kaj gvidado por sanvivo. Ekzistas ankaŭ trako pri arto kaj multaj aliaj trakoj.

Konstitucio redakti

La Damanhur Konstitucio komenciĝis kun tri komponentoj: 1. rita tradicio, 2. socia teorio, 3. la ludo de vivo.

La Damanhur Lernejo de Meditado konservas kaj instruas antikvajn kaj novajn ritajn tradiciojn. Vivo en Damanhur estas bazita sur socia teorio de mema kaj socia realigo.

La 'ludo de la vivo' estas sociaj eksperimentoj kun la helpo de grupdinamiko por persona kresko kaj ŝanĝo.

Lastatempe aldonita kvara komponento, Technarcate, dizajnita por helpi individuojn trovi sian celon.

Kvar tipoj de civitaneco redakti

Damanhur permesas al ĝiaj civitanoj kvar nivelojn de civitaneco depende de kiom engaĝitaj ili estas en komunuma vivo ĉe la loko:

Civitaneco A - Civitanoj kiuj loĝas en la loko kaj kundividas la rimedojn de la loko plentempe.

Civitaneco B - Civitanoj kiuj estas devontigitaj resti en la loko kaj kontribui al komunumaj agadoj dum almenaŭ tri tagoj semajne. La reston de la tempo ili rajtas vivi kaj labori ekster la loko.

Civitanoj A kaj B estas engaĝitaj plene partopreni en meditadlernejo, sociaj agadoj kaj la ludo de vivo.

Civitanoj B kaj A kaj C estas postulataj por partopreni en lernejaj meditad-agadoj kaj la ludo de vivo.

Civitanoj C kaj D ne devas loĝi en Damanhur, sed devas regule partopreni en meditadlernejaj agadoj.

Fontoj de enspezoj redakti

La fontoj de porvivaĵo de Damanhur-membroj estas multaj kaj diversaj, depende de la naturo kaj kapabloj de ĉiu membro. Ĉefaj areoj estas: arto, turismo, edukado, esplorado kaj pli.

  • Arto - La membroj de la komunumo vivtenas sin per kreado de arto en ĝiaj diversaj formoj: mane pentritaj kaj presitaj silkaj ŝtofoj, spirita poviga juvelaĵo, signifaj ornamaj iloj kaj protekto kontraŭ radiado, ekologia vestaĵo, planeda muziko kaj resanigaj sonoj, Organikaj manĝaĵoj kaj prizorgaj produktoj, kiujn ili vendas en la surloka vendejo kaj en la vendejo de la retejo de la komunumo.
  • Turismo - gastigado de grupoj en ilia gastejo, kiu estas vizitata de grupoj de vojaĝantoj el la tuta mondo.
  • Kursoj kaj laborrenkontiĝoj - Kursoj kaj laborrenkontiĝoj estas okazigitaj tutjare.
  • Prelegoj Eksterlande - La Damanhur Federacio havas kromajn centrojn en Eŭropo, Ameriko kaj Japanio, kaj la Damnahur vojaĝas al prelegoj kaj laborrenkontiĝoj.
  • Lernejo kaj universitato - Studentoj de ekster la komunumo ankaŭ ĉeestas.

Daŭrigebla Komunumo redakti

En 2005, la Damanhur-komunumo ricevis rekonon de la UN Tutmonda Forumo pri sia vivmaniero kiel modelo por daŭrigebla socio. La Damnhur-civitanoj kultivas organikajn manĝaĵojn kaj bestojn, kaj ĉiu konstruo sur la ejo estas verda ekologia konstruado. Ekzistas ankaŭ loko por privata entreprenado: civitanoj iniciatis kaj establis kompaniojn en la kampoj de renovigebla energio, ekologia vestaĵo, nutraĵproduktado, saniga muziko kaj pli.

Literaturo redakti

  • Jeff Merrifield: Damanhur: The Real Dream. Thorsons, London 1998, ISBN 0-7225-3496-5.
  • Jeff Merrifield: Damanhur: The Story of the Extraordinary Italian Artistic Community. Hanford Mead Publishers, Santa Cruz 2006, ISBN 1-59275-010-9.
  • Esperide Ananas: Damanhur: Temples of Humankind. CoSM Press, New York 2006, ISBN 1-55643-577-0.
  • Ross Robertson: Atlantis in the Mountains of Italy. In: What Is Enlightenment?. Nr. 36, April 2007, S. 94–110.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti