Damascius ([damaskius] naskiĝis ĉ. 480) estis unu el la plej lastaj helenaj filozofoj, estro de la nov-platona skolo en Ateno en 529, kiam edikto de imperiestro Justiniano malpermesis ĉian nekristanisman instruadon.

Lia majstra kaj malfacila verko estis ἀπορίαι καὶ λύσεις περὶ τῶν πρώτων ἀρχῶν ("Malfacilaĵoj kaj solvoj de praaj principoj"). Kiel novplatonisma lasta filozofo oni povas ankaŭ diri, ke li alvenis ĝis la limoj de la penseblo kaj de la direblo, kaj kunpuŝiĝis al la fundamentaj malfacilecoj de platonismo. Ekzemple (por simplige diri, ĉar lia penso estas tre "teknika" kaj malfacila), se nia plej alta pensaĵo estas la Tutaĵo, tiu ĉi nepre ekskludas nenion, kaj tial enteniĝas plue kaj plue iun ajn elementon; sed tio rezultigas nesupereblajn problemojn, ĉar ni ne povas entenigi la Praprincipon en la Tutaĵo mem, ĉar ĝi ne tiam povus rezultigi ĝin.

Tiaj problemoj, ne estas nur cerbumadoj interesaj al la historiistoj de Platonismo. Ĉar la senesperiga strebo de Damascius alfrontigi la penson kaj la parolon al eksteraĵo nepre nedirebla, al radikala silento, ecas io kaj eterna, kaj tre moderna.