Dampilolevilo

piana pedalo, kiu lasas la kordoj vibri ĝis la natura ĉeso de vibrado

Dampilolevilo estas la dekstra pedalo ĉe pianeto kaj pianego, kies funkcio konsistas en tio, forlevi ĉiujn dampilojn de la kordoj, tiel ke tiuj ĉi ankaŭ post malprenado de la klavoj plusonas. La akustika efekto konsistas unuflanke en iaspeca postsono, aliaflanke en sonfortigo, ĉar je forlevitaj dampiloj efikas pli fortaj resonancefikoj.