Dan-Sveda Milito (1658–60)

La Dan-Sveda Milito de 1658–60 (dane Anden Karl Gustav-krig, svede Karl X Gustavs andra danska krig, nederlande Zweeds-Nederlandse Oorlog) estis milito inter Dan–Norvegio kaj Svedio. Ĝi estis pluigo de pli frua konflikto inter la du militflankoj kiu estis fininta ĝuste monatojn pli frue, post Svedio kaj Danio negocis pacinterkonsenton en Roskilde en 1658. En la rezulto de tiu konflikto, la sveda reĝo Karolo la 10-a deziris aldoni la provincon de Reĝan Prusion de Pollando al la Sveda regno, sed lia pozicio en la regiono ne estis sufiĉe forta kun la opozicio de Brandenburgo kaj de Aŭstrio.[1] Tamen, la Danoj prokrastigis kaj plilongigis la plenumon de kelkaj punktoj de la pli frua paco; la sveda reĝo decidis uzi tiun kiel ekskuzo por ataki ambician celon: nuligi Danion kiel suverena ŝtato kaj rabadi la ĉefurbon Kopenhago. Tuja kaj decidiga venko super Danio estis tamen vidita nur kiel rimedo al pli granda fino. La porlonge celo estis militi en Eŭropo sentime al Dania intermetado.

Batalo de Sundo dum la Dan-Sveda Milito, pentraĵo de Peter van de Velde.

Referencoj redakti

  1. Frost, p. 180.

Bibliografio redakti