Dana VÁVROVÁ (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1967 en Prago, mortis la 5-an de februaro 2009 en Munkeno) estis ĉeĥa-germana filmaktorino kaj reĝisorino.

Dana Vávrová
Persona informo
Dana Vávrová
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1967
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Morto 5-an de februaro 2009
en Germanio Munkeno, Germanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per uterkola kancero vd
Lingvoj germanaĉeĥa vd
Loĝloko Munkeno
Ŝtataneco GermanioĈeĥio vd
Familio
Gefratoj Hana Heřmánková vd
Edz(in)o Joseph Vilsmaier
Infanoj Theresa Vilsmaier • Josefina Vilsmaier • Janina Vilsmaier vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroaktoro • infana aktoro • filmaktoro • scenaristo vd
Aktiva dum 1976 - 2008
Aktorado
Fama rolo Leontýnka en filmo Ať žijí duchové!
Pluaj premioj Arĝenta zono por filmo Podzimní mléko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jam en aĝo de 6 jaroj ŝi en siatempa Ĉeĥoslovakio estis ege fama. Ankaŭ internacie ŝi famiĝis, en Germanio tuj per sia korpigo de Janina DAVID en la televidfilmaro »Peco de ĉielo« (»Ein Stück Himmel«). Ŝi ricevis diversajn premiojn: Oran Kameraon, Oran Gongon, Adolf-GRIMME-Premion.

1988 ŝi en la filmo »Aŭtuna lakto« (»Herbstmilch«) korpigis la ĉefrolon (kamparanino Anna Wimschneider), reĝisoris Joseph Vilsmaier. Komune kun la kunaktoro Werner Stocker ŝi 1989 ricevis la Bavaran Filmpremion kaj la Germanan Filmpremion.

1986 ŝi geedziĝis kun la preskaŭ 30 jarojn pli aĝa reĝisoro, kameraisto kaj produktisto Joseph Vilsmaier; ili komune havis tri infanojn – Janina Vilsmaier, Theresa Vilsmaier, Josefina Vilsmaier –, ĉiuj aktorinoj.

La 5-an de februaro 2009 ŝi mortis pro kancero.

Filmografio redakti

Pliaj Premiiĝoj redakti

  • Germana aktora premio »CHAPLIN-ŝuo« de la federa asocio de germanaj film- kaj televidreĝisoroj r. a., kiel plej bona nova aktorino, 1989

Retpaĝoj redakti