Danango (vjetname Đà Nẵng [da nang] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la plej granda urbo en la mezo de Vjetnamio, la kvara granda urbo en Vjetnamio. Laŭ la stato de 2014 ĝi havis ĉirkaŭ 1 007 400 loĝantojn. La urbo estas unu el la kvin municipoj en Vjetnamio. Ĝi nomiĝis Tourane dum la periodo de la Franca Hindoĉinio, kaj estas atingebla interalie per la loka flughaveno.

w1
Danango (Đà Nẵng)
havenurbo
municipality of Vietnam • urbo • urbego
Administrado
Lando  Vjetnamio
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 220 190  (2022) [+]
Loĝdenso 950 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 4′ N, 108° 13′ O (mapo)16.069444444444108.20972222222Koordinatoj: 16° 4′ N, 108° 13′ O (mapo) [+]
Alto 19 m [+]
Areo 1284,73 km² ( 128 473 ha) [+]
Horzono UTC+07:00

Marko sur bildo

Vjetnama
  golfo
Danango
Vjetnamio
Ĉinio
Laoso
Tajlando
Kamboĝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Da Nang [+]
vdr

Danango estas la centro de komerco, edukado kaj transporto en centra Vjetnamio[1][2]. Ĝi eksportas grandan parton de la agraraj produktoj de Vjetnamio, kiel sekigita fiŝo, rizo , teo aŭ fiŝa saŭco (nước mắm).

Transporto redakti

La urbo havas internacian flughavenon : la flughaveno Da Nang kaj estas ligita kun fervojo (vjetname : Ga Đà Nẵng).

Turismo kaj vidindaĵoj redakti

Ĝi ankaŭ estas unu el la plej gravaj turismaj destinoj de Vjetnamio. Ĝi havas kelkajn belajn strandojn kun turismejej kun kvin steloj.

  • Katedralo de la Sankta Koro
  • Muzeo de cham-skulptaĵoj (antaŭe muzeo Henri Parmentier)
  • La statuo kun la kapo de drako kaj la korpo de fiŝo
  • Bach Dang
  • Ba Nà Montetoj

La duoninsulo de Son Trà

En julio 2020 la registaro ordonis evakui en kvar tagoj 80 mil turistojn pro loka eksplodo de COVID-19.

Dokumentaj filmoj redakti

La filino de DanangoDaughter from Danang , 83-minuta dokumenta filmo realigita en 2002 reĝisorita kaj produktita fare de Gail Dolgin kun ĉefa aktoro Mai Thi Kim [3] 9 kiu rakontas la historion de Heidi Bub (kies vjetnama nomo estas Mai Thi Hiep), naskita la 10-an de decembro 1968 en Da Nang dum Operation Babylift en 1975 kun la evakuado de sudvjetnamaj infanoj al aliaj landoj. La filmo gajnis la Grandan Premion de la Ĵurio de la dokumenta filmfestivalo Sundance kaj estis nomumita fare de la Akademio de la Premioj kiel Best Feature Film [4].

Esperanto en Danango redakti

En Danango okazis inter la 25-a kaj la 28-a de aprilo 2019 la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto. La temo de la kongreso estas "Esperanto kaj Kultura Diverseco de Azio kaj Oceanio". La 9-a kongreso pligrandiĝis kun la partopreno de Oceanio, nome Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Organizas: KAEM, Komisiono de UEA pri Azia-Oceania Esperanto-Movado[5].

Famaj personoj redakti

Dany Carrel , franca aktorino

Mia Tam, vjetnama kantistino

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. vjetname « Đà Nẵng - Trung tâm vùng kinh tế trọng điểm miền Trung »
  2. (vjetnama) Quyết định số 145/2003 / QĐ / TTg ngày 15/7/2003 Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (franca) La fille de Danang Arkivigite je 2019-01-25 per la retarkivo Wayback Machine - Người con gái từ Đà Nẵng (la filino de Danang), Forum Vietnam, la 6-a de majo 2011.
  4. (angla) Filmrecenzo de 'Daughter From Danang' (filino de Danang), The New York Times, la 1-an de novembro 2002, alirite la 24-an de februaro 2019.
  5. Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2019