Dandelion Wine

anglalingva romano far Ray Bradbury

Dandelion Wine (Leontoda VinoTaraksaka Vino) estas la titolo de novelo verkita de Ray Bradbury, kaj de romano de la sama aŭtoro. La novelo eldoniĝis en 1953 en la gazeto Gourmet, kaj la romano, bazita sur tiu novelo kaj aliaj, plejparte jam eldonitaj noveloj, eldoniĝis en 1957. La rakonto temas pri nostalgia rigardo al la malgrandurba usona junaĝo de la verkinto, kaj estas iasence aŭtobiografia.

Ray Bradbury en 1975
La kratero "Dandelion" sur la luna surfaco, nomita kaj fotita en 1971

En 1971, la kosmonaŭtoj de la usona luna ekspedicio Apollo 15 nomis krateron "Dandelion" honore al tiuj verkoj. Ankaŭ pluraj muzikistaj duopoj kaj kantotitoloj uzas tiun nomon, kaj en 1997 en Rusio aperis televida programero bazita sur la romano.

Fontoj redakti

Bazita sur la angla Vikipedio, kun fotoj el la Vikimedia Komunejo.