La dinastio de DaniŝmendidojDaniŝmendoj (perse دودمان دانشمند, turke Danişmentliler) estis Tjurka "bejlik" princlando kiu regis en nord-centra kaj orienta Anatolio el 1071/1075 ĝis 1178.[1] Tiu dinastio centriĝis origine ĉirkaŭ Sivas, Tokat, kaj Niksar en centra-nordorienta Anatolio, kaj etendiĝis tiom for okcidenten kiom ĝis Ankara kaj Kastamonu dum ioma tempo, kaj tiom for suden kiom ĝis Malatya, kion ili kaptis en 1103. Komence de la 12-a jarcento, la Daniŝmendidoj estis rivaloj de la Ruma sultanlando, kiu kontrolis multon de la teritorio ĉirkaŭ la terojn de la Daniŝmendidoj, kaj ili luktis aktive kontraŭ la Krucmilitistoj.

Daniŝmendidoj
Dinastio
historia lando
Apero 1071 vd
Fino 1178 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La dinastio estis etablita de Daniŝmend Gazi pri kiu estas malmulta historia informaro kaj ĝenerale verkita tre multe longe post lia morto. Lia titolo aŭ nomo, Daniŝmend (دانشمند) signifas "saĝulo" aŭ "kiu serĉas sciaron" en persa.

Notoj redakti

  1. The New Islamic Dynasties: A Chronological and Genealogical Manual, Clifford Edmund Bosworth, Edinburgh University Press, p.215, Online